En la venontaj tri jardekoj denove kreiĝos miraklo
CMG Publikigita: 2023-11-19 17:30:21

En Ĉinio estas antikva onidiro: “Tridekjarulo devas sendepende stari inter homoj.” La aĝo de tridek jaroj signifas la komencon de nova irado. Ĉi-jare estas la 30-jariĝo de la unua neoficiala kunveno de gvidantoj el la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK). Multaj homoj pensas, kian Azi-Pacifikon konduki al la mezo de ĉi tiu jarcento? Kiel formi la sekvantajn “orajn tri jardekojn” de disvolviĝanta Azi-Pacifiko? La 17an de novembro laŭ la loka tempo, en la 30a neoficiala kunveno de gvidantoj el APEK, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping alvokis kune akceli altkvalitan kreskon de Azi-Pacifiko, promesante ke Ĉinio liveros novajn eblecojn al diversaj landoj de la mondo kaj helpos ilin realigi sian modernigon surbaze de la ĉinstila modernigo. Do Ĉinio jam donis sian respondon.

Por konsideri kiel iri la vojon de la venontaj tri jardekoj, ni devas retrorigardi, kiel en la pasintaj tridek jaroj Azi-Pacifiko disvolviĝis. La averaĝa dogano de Azi-Pacifiko malkreskis de 17% al 5%, la kontribuproporcio estis 70% de la monde ekonomia kresko, la pokapa enspezo duobliĝis kaj eĉ pli, miliardo da loĝantoj sukcese sin liberigis de malriĉeco… Jen “azi-pacifika miraklo” kiun ĉiuj okuloj vidas.

Malantaŭ tia mirakla progreso sin trovas du ŝlosilaj vortoj. Unu estas “ĉefa kanalo”. APEK, kiel grava ekonomikunlabora forumo de la regiono, dum la tridek jaroj akcelis integriĝon de la azi-pacifika ekonomio kaj igis Azi-Pacifikon kreskan centron de la monda ekonomio. Alia estas “komenca intenco”. APEK fondiĝis mallonge post la finiĝo de la malvarma milito, kiam la tutmondiĝo pograde formiĝis. Jam ekde la komenco diversaj ekonomioj konsentis forlasi malnovan pensadon kiel pri grupa antagonismo kaj nulsuma ludo, plue intensigi ekonomian kunlaboron kaj integriĝon de la regiono, kreskigi azi-pacifikan ekonomion, feliĉigi la popolojn en Azi-Pacifiko kaj simile.

Kaj nun la komenca intenco ne ŝanĝiĝis. Jam pasis tridek jaroj, al la mondo okazis granda variado. Azi-Pacifiko jam fariĝis la plej viva kreska zono de la monda ekonomio. En tiu ĉi pintkunveno de APEK la prezidanto Xi Jinping diris: “Ni devas observi la komencan intencon kaj kunlabore kaj manĉemane akceli altkvalitan kreskon de Azi-Pacifiko.” Tio konformas al la celoj de APEK kaj sekvas la ĝeneralan tendencon de la epoko.

Survoje Ĉinio ne ŝanĝis sian komencan ideon antaŭenigi azi-pacifikan kunlaboron; tia ideo ne nur montras la direkton, sed ankaŭ kondukas al agoj. En la venontaj oraj tridek jaroj Ĉinio plue antaŭenpuŝos sian modernigon, akcelos altkvalitan disvolvadon de Azi-Pacifiko, efektivigos la deziratan Perspektivon de Putrajaya 2040, kaj liveros impulson al la monda modernigo. De la historio, tra la nuna tempo, al la estonteco, Azio kaj Pacifiko devas esti sukcesaj unu por la alia kaj komunaj gajnintoj el la kunlaboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree