Xi kaj Putin gratulas kunvenon de ĉina-rusa dialoga mekanismo inter regantaj partioj
Yu Publikigita: 2023-11-20 18:29:11

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj rusa prezidento Vladimir Putin, lunde respektive sendis gratulajn leterojn al la 10a kunveno de la dialoga mekanismo inter la regantaj partioj de Ĉinio kaj Rusio.

En sia letero Xi esprimis varman gratulon al la kunveno kaj diris, ke venontjare estos festata la 75a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, kaj ke Ĉinio volas labori kun Rusio por kapti la historian tendencon, firme disvolvi ĉina-rusajn rilatojn de bonnajbareco kaj amikeco, ampleksa strategia kunordigo kaj reciprokprofita kunlaboro, forte akceli la disvolviĝon kaj revigligon de ambaŭ landoj kaj injekti pli da stabileco kaj pozitiva energio en la mondon.

Putin diris en sia gratula letero, ke la rusa-ĉina ampleksa strategia partnereco de kunordigo estas sur la plej alta nivelo en la historio, kaj la du landoj kune antaŭenigas multajn grandskalajn kunlaborajn projektojn en la kampoj de ekonomio, transportado, energio kaj interpopolaj interŝanĝoj, kaj kunordigas poziciojn por solvi gravajn internaciajn demandojn kaj antaŭenigi la konstruadon de pli justa kaj demokratia internacia ordo, per duflankaj kanaloj kaj multflankaj mekanismoj kiel la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj BRICS-landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree