Prezidanto Xi telefone interparolis kun sia franca paralelulo
Yu Publikigita: 2023-11-20 20:16:30

Ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun sia franca paralelulo Emmanuel Macron lunde posttagmeze.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Francio havas bonan kunlaboron en traktado de klimata ŝanĝiĝo, kaj la 28a Konferenco de Partioj Partoprenantaj en la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo, kiu okazos en Dubajo, faros sian unuan ekzamenon de la Pariza Interkonsento, resumos kaj taksos progreson en ĝia efektivigo kaj gvidos la venontan tutmondan klimatan regadon. La institucia kadro de la Pariza Interkonsento devas esti protektata, precipe la principo de komunaj sed distingaj respondecoj kaj la aŭtonomeco de naciaj kontribuoj. Li diris, ke Ĉinio pretas labori kun Francio por sendi fortan signalon al la ekstera mondo, ke Ĉinio kaj Francio kunlaboras por trakti klimatan ŝanĝiĝon kaj sukcesigi la klimatan konferencon.

Makron diris, ke li ankoraŭ havas freŝajn memorojn pri sia sukcesa vizito al Ĉinio en aprilo de ĉi tiu jaro kaj estas kontenta pri la lastatempaj interŝanĝoj kaj dialogoj inter la du landoj sur ĉiuj niveloj. Sub la nuna internacia situacio, konservi strategian komunikadon kaj kunlaboron inter Francio kaj Ĉinio tre gravas, kaj la franca flanko volas preni la 60an datrevenon de la starigo de franca-ĉinaj diplomatiaj rilatoj en la venonta jaro kiel okazon por malfermi altnivelajn interŝanĝojn kun Ĉinio kaj profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en kampoj kiel ekonomio, komerco, aviado kaj interpopolaj interŝanĝoj.

La du ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri palestina-israelaj konfliktoj kaj ambaŭ opiniis, ke necesas eviti plimalboniĝon de la palestina-israela situacio, precipe la aperon de pli grava humaneca krizo. Ili konsentis, ke la duŝtata solvo estas la fundamenta maniero solvi la ciklon de palestina-israelaj konfliktoj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree