Kial Ĉinio estas “nepra elekto”?
Yu Publikigita: 2023-11-21 20:51:04

"La 'sekvanta Ĉinio' estas ankoraŭ Ĉinio." Ĉi tiu deklaro de ĉina prezidanto Xi Jinping dum la kunveno de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en San-Francisko estigis tutmondan debaton en la lastaj tagoj. Kial Ĉinio estas "nepra elekto" ?

La mondo antaŭeniras, kaj la situacio ŝanĝiĝas. Kial Ĉinio ankoraŭ estos la plej amata lando de ŝanco por la komerca komunumo en la estonteco? La tri "neŝanĝeblecoj" emfazitaj de prezidanto Xi dum la kunveno de APEK donas respondojn al homoj.

Ĉinio estas la plej granda motoro de tutmonda kresko, kaj ĝia kontribuo al tutmonda ekonomia kresko atingos trionon ĉi-jare. La Internacia Mona Fonduso lastatempe plialtigis sian anticipon pri la kresko de la malneta enlanda produkto de Ĉinio en 2023 ĝis 5,4%. Ĉi tio konfirmas la unuan "neŝanĝeblan" punkton - "Hodiaŭ la ĉina ekonomio ankoraŭ estas promesplena pro sia forta elasteco, sia enorma potencialo kaj sia granda amplekso por agado, kaj ĉi tio restos tiel longtempe."

Dum la kunveno de APEK, Ĉinio anoncis serion da novaj rimedoj por antaŭenigi la malfermon, inkluzive de kontinua plibonigo de la protekta mekanismo pri rajtoj kaj interesoj de alilandaj investantoj, plua redukto de la negativa listo por aliro al alilandaj investoj kaj la ampleksa garantio de ŝtatana traktado al kompanioj establitaj per eksteraj investoj. Ĉi tio denove montras, ke "la decido de Ĉinio krei merkat-orientitan, leĝbazitan kaj internacian komercan medion ne ŝanĝiĝos, kaj la politiko de Ĉinio liveri al alilandaj investantoj la samajn kaj altkvalitajn servojn ne ŝanĝiĝos". Ĉi tiuj du "neŝanĝeblaj" punktoj estas forta signalo pri pli vasta malfermo de Ĉinio al la ekstera mondo je alta nivelo.

En la lastaj jaroj, okcidentaj amaskomunikiloj ĉiam supozis, ke iuj okcidentaj firmaoj transigos partojn de la industria ĉeno al la emerĝantaj ekonomioj en Sudorient-Azio pro la kreskantaj laborkostoj en Ĉinio. Tamen la faktoj montras, ke la ĉina merkato por ĉi tiuj kompanioj estas malfacile anstataŭigebla. Iuj fakuloj atentigis, ke la novaj avantaĝoj de Ĉinio speguliĝas en la ampleksa kostefikeco, kiu inkluzivas kompletan spektron de industriaj kategorioj, la integrecon kaj rapidecon de industriaj provizaj ĉenoj kaj ankaŭ grandan nombron da tre kvalifikitaj laboristoj kaj entreprenistoj. Ĉi tiuj estas konkurencaj avantaĝoj, kiujn aliaj landoj apenaŭ povas havi en la mallonga tempo.

Kial la "sekvanta Ĉinio" ankoraŭ estas Ĉinio? Finfine, la "neŝanĝeblaj" punktoj de Ĉinio alportas sekurecon kaj stabilecon, kio estas plej rara en la mondo, kiu estas en fazo de turbuleco kaj ŝanĝiĝoj. Kiel singapura ĉefministro Lee Hsien Loong opiniis, forta kaj amika Ĉinio havos pozitivan influon sur la regionon kaj la mondon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree