Ĉinio parolas por paco kaj justeco en pintkunveno de BRICS-landoj pri palestin-israela demando
Ĝoja Publikigita: 2023-11-22 14:05:35

Gvidantoj de BRICS-landoj amasiĝis marde por eksterordinara virtuala pintkunveno pri la palestin-israela demando.

En sia parolado, ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis tujan haltigon de la milito kiel la unuan paŝon por realigi longdaŭran pacon kaj sekurecon.

Eviti humanitarian katastrofon

Xi substrekis, ke la partioj de la konflikto devas tuj haltigi malamikajn agojn, realigi armisticon, haltigi ĉiujn perfortajn agojn kaj atakojn al civiluloj kaj liberigi kaptitajn civilulojn.

Xi diris, ke oni devas garantii humanitarajn koridorojn sekuraj kaj senobstaklaj kaj liveri pli da humanitaraj helpoj al popolo en Gazao.

Li urĝas, ke la internacia komunumo alprenu praktikajn rimedojn por eviti disvastiĝon de la konflikto kaj endanĝerigon de stabileco en la Meza Oriento.

Por helpi mildigon de la humanitaraj krizoj en Gazao, Ĉinio liveris 2 milionojn da usonaj dolaroj da urĝa humanitara helpo per Palestina Nacia Aŭtoritato kaj agentejoj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), urĝan humanitaran provizon kun la valoro de 15 milionoj da juanoj (2,1 milionoj da usonaj dolaroj), inkluzive de nutraĵoj kaj medikamentoj al Gazao sub la helpo de Egiptio.

Xi diris en la pintkunveno, ke Ĉinio liveros pli da materialoj kaj helpoj laŭ bezonoj de la popolo en Gazao.

Ĉinaj klopodoj por paco

Xi diris, ke depost la eksplodo de la lasta palestin-israela konflikto, Ĉinio aktive laboras por akceli pacdialogojn kaj batalhalton.

Kiel la deĵoranta prezidanto de la Sekureca Konsilio de la UN en tiu ĉi monato, Ĉinio faris aktivajn agojn por atingi interkonsentojn kaj puŝi la Sekurecan Konsilion alpreni pluajn signifajn agojn pri la situacio de Gazao.

Komuna delegacio de ministroj pri eksterlandaj aferoj el landoj arabaj kaj islamaj, inkluzive de Saudi-Arabio, Jordanio, Egiptio, Indonezio kaj Palestino, kaj ĝenerala sekretario de la Organizo de Islama Kunlaboro, faras dutagan viziton al Ĉinio de la 20a de novembro.

La delegacio elektis Ĉinion kiel la unuan stacion de la vojaĝo por akceli finon de malamikaj agoj inter Plaestino kaj Israelo.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj de landoj arabaj kaj islamaj alte taksas ĉinan longdaŭran justan starpunkton pri la palestin-israela demando kaj atendas, ke Ĉinio ludos pli grandan rolon por fini la konflikton inter Palestino kaj Israelo, solvi rilatajn problemojn kaj realigi justecon kaj senpartiecon. Xi marde diris, "Ne eblas longdaŭra paco kaj sekureco en la Meza Oriento sen justa solvo de la palestina demando."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree