Prezidanto Xi interparolis kun urugvaja prezidento
Yu Publikigita: 2023-11-22 19:18:10

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun urugvaja prezidento Luis Alberto Lacalle Pou en Pekino merkrede.

Xi diris, ke li ĝojas renkontiĝi kun prezidento Lakalle kaj bonvenigas lin al Ĉinio por ŝtata vizito, kaj ke la jaro 2023 estas speciala en la historio de ĉina-urugvajaj rilatoj, ĉar ĝi markas ne nur la 35an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kaj la 5an datrevenon de la aliĝo de Urugvajo al la iniciato Zono kaj Vojo, sed ankaŭ la 30an datrevenon de la vizito de lia patro, eksa urugvaja prezidento Lacalle Herrera, maljuna amiko de la ĉina popolo al Ĉinio. Xi aldonis, ke la vizito de prezidento Lakalle al Ĉinio havas tre gravan signifon.

Xi diris, ke ambaŭ la ĉina nacio kaj la urugvaja nacio subtenas la spiriton de unueco kaj amikeco. De post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 35 jaroj, malgraŭ la malsamaj naciaj kondiĉoj de la du landoj, Ĉinio kaj Urugvajo ĉiam persistis pri reciproka respekto, egala traktado kaj kungajna kunlaboro, kaj interŝanĝoj kaj kunlaboro prosperis en diversaj kampoj. Precipe, dum la periodo de KOVIM-19, la du landoj helpis unu la alian por kune batali kontraŭ la epidemio, kaj la ĉina-urugvaja strategia partnereco disvolviĝis al alta nivelo. Nun profundigi la duflankajn rilatojn fariĝis ĝenerala konsento de ĉiuj rondoj de la du landoj.

La ĉina prezidanto diris, ke li tre ĝojas anonci kune kun prezidento Lacalle la starigon de ĉina-urugvaja ampleksa strategia partnereco, kaj volas labori kun Lacalle por gvidi amikajn rilatojn inter la du landoj antaŭeniri kaj fari ĉina-urugvajajn rilatojn la modelo de unueco kaj kunlaboro inter landoj de diversaj grandecoj kaj malsamaj sistemoj kaj kulturoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree