Xi gratulas elektitan prezidenton de Liberio
Yu Publikigita: 2023-11-23 15:28:47

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde esprimis sian volon labori kun Joseph Nyumah Boakai, elektita prezidento de Liberio, por profundigi duflankan amikecon kaj reciprokan fidon, kaj plifortigi reciprokprofitan kunlaboron por alporti pli da avantaĝoj al la du popoloj.

En sia gratula mesaĝo al la elektita prezidento, Xi diris, ke li alte taksas la kreskon de la ĉina-liberiaj rilatoj, kaj ke Ĉinio aplaŭdas la konsenton pri la principo de unu Ĉinio, kiu estis starigita inter homoj el ĉiuj rondoj en Liberio danke al la antaŭenigo de Boakai.

Li diris, ke la du popoloj staris en solidareco kontraŭ la malsano Ebola kaj la pandemio KOVIM-19, faris fruktodonan kunlaboron en sociekonomia disvolviĝo kaj forĝis profundan amikecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree