Xi promesas labori kun Milei por sana disvolviĝo de ĉina-argentinaj rilatoj
Yu Publikigita: 2023-11-23 15:50:15

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde gratulis Javier Milei pro lia elektiĝo kiel prezidento de Argentino.

En sia gratula mesaĝo, Xi diris, ke Ĉinio kaj Argentino, ambaŭ gravaj evoluantaj landoj kaj emerĝantaj ekonomioj, sin dediĉis al reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profito, kaj firme subtenis unu la alian pri demandoj koncernaj al la kernaj interesoj.

Xi diris, ke praktika kunlaboro en diversaj kampoj alportis efektivajn avantaĝojn al la du popoloj, kaj ke la ĉina-argentina amikeco profunde enradikiĝis en la koroj de la du popoloj. Estas la konsento inter homoj el ĉiuj rondoj de ambaŭ landoj progresigi la disvolviĝon de ĉina-argentinaj rilatoj.

La ĉina prezidanto diris, "Mi tre atentas la disvolviĝon de ĉina-argentinaj rilatoj kaj volas labori kun Milei por disvolvi nian amikecon, akceli disvolviĝon kaj rejunigon en ambaŭ landoj per kungajna kunlaboro kaj antaŭenigi la sanon kaj daŭran kreskon de ĉina-argentinaj rilatoj por pli bone profitigi la du popolojn.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree