Kial propono de Ĉinio pri palestina-israela demando ricevis internacian agnoskon?
Yu Publikigita: 2023-11-23 20:52:26

"Ĉinio ĉiam estis justa kaj senpartia pri la palestina-israela demando, kiu estis alte taksita kaj laŭdata de arabaj kaj islamaj landoj. Homoj metas grandan esperon sur Ĉinion pri pli granda pozitiva rolo." Ĉi tiu komenton faris Kamal Gaballa, rubrikisto de la egipta ĵurnalo The Pyramid en la 21a de novembro, post kiam ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la eksterordinara virtuala pintkunveno de BRICS-landoj pri la palestina-israela demando.

Ĝis nun, la palestina-israela konflikto daŭris jam pli ol unu monaton, mortigante pli ol 15 500 homojn ambaŭflanke, inkluzive de pli ol 5 800 infanoj en la Gazao. La granda nombro da civilaj viktimoj kaj humaneca katastrofo maltrankviligis la internacian komunumon. Kontraŭ ĉi tiu fono, prezidanto Xi proponis tri "urĝajn taskojn", alvokante ĉiujn partiojn de la konflikto tuj haltigi batalon, certigi la sekurecon kaj glatecon de koridoroj por humanitara helpo kaj malhelpi la vastiĝon de la konflikto. Li emfazis, ke la fundamenta maniero solvi la ripetan konflikton inter Palestino kaj Israelo estas efektivigi la "du-ŝtatan solvon", kiu havas la nunajn kaj longtempajn konsiderojn ambaŭ, kaj montris la direkton por efike solvi la palestina-israelan demandon.

Oni rimarkis, ke en la tago antaŭ la parolado de prezidanto Xi, komuna delegacio de ministroj pri eksterlandaj aferoj el arabaj kaj islamaj landoj vizitis Ĉinion. Ili elektis Ĉinion kiel sian unuan stacion por internacia mediacio pri la palestina-israela konflikto, kio montris grandan fidon al Ĉinio kaj agnoskon de la justa pozicio de Ĉinio. Maje de ĉi tiu jaro, opinisondo farita de YouGov, tutmonda interreta esplor-kompanio trovis, ke 80% de palestinaj enketitoj preferas vidi Ĉinion kiel eblan pacan mediacianton pri la israela-palestina konflikto.

Kial la propono de Ĉinio estas vaste agnoskita de ambaŭ partioj de la konflikto kaj la internacia komunumo? Ĉar ĉinoj amas pacon kaj oponas perforton, kaj ĉiam estas justaj kaj senpartiaj. Ĉinio sincere esperas ĉesigi batalon kaj realigi pacan kunekziston inter Palestino kaj Israelo. Iuj fakuloj atentigis, ke Ĉinio estas komuna amiko de Palestino kaj Israelo, ĉar ĝi fokusiĝas ne nur al la rajtoj de la palestina popolo pri ekzistado, ŝtat-fondo kaj reveno, sed ankaŭ al la ekzistado kaj sekurecaj bezonoj de Israelo.

Pro la komunaj klopodoj de ĉiuj partioj, la israela registaro kaj la grupo Hamas anoncis la 22an de novembro laŭ loka tempo, ke ili atingis interkonsenton pri kvar-taga batalhalto. La homoj en Gazao fine ricevis ŝancon por mallonga paŭzo. Tamen mallonga batalhalto ne povas fundamente solvi la palestina-israelan demandon. Rezolucio 2712 de la Sekureca Konsilio de la UN devas esti efektivigita kiel eble plej rapide, kaj la solvo proponita de Ĉinio, kiu traktas ambaŭ simptomojn kaj radikan kaŭzon de malsano, meritas profundan konsideron de Palestino kaj Israelo kaj de la internacia komunumo. La palestina demando ne devas fariĝi nekuracebla vundo por la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree