Xi Jinping adresis gratulon al Dua Monda Ekspozicio pri Diĝita Komerco
Ĝoja Publikigita: 2023-11-23 14:01:05

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde adresis sian gratulon al la Dua Monda Ekspozicio pri Diĝita Komerco.

Xi montris, ke nun vigle disvolviĝas monda diĝita komerco, kiu fariĝis nova brilo de internacia komerco. Lastajn jarojn Ĉinio aktive sin ligis kun altnorma internacia regularo de ekonomio kaj komerco, establis administradan sistemon de diĝita komerco, akcelis reformon, renovigon kaj disvolvon de diĝita komerco, kaj kontinue donis novajn oportunojn al la mondo per ĉina nova disvolvo. Li esperas, ke diversaj partioj plene utiligos la platformon de la Monda Ekspozicio pri Diĝita Komerco, komune diskutos pri kunlaboro, kune antaŭenigos disvolvon kaj kundividos fruktojn, man-en-mane kreos diĝitan komercon kiel novan motoron por komuan disvolvo kaj metos novan movforton al monda ekonomia kresko.

Ĵaŭde malfermiĝis la Dua Monda Ekspozicio pri Diĝita Komerco en urbo Hangzhou, provinco Zhejiang, sudorienta Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree