Kreskigo de legomoj en Gobio
Ĝoja Publikigita: 2023-11-23 10:40:49

Loĝantoj de aliaj lokoj dubas, ĉu legomoj povas kreski ĉi tie. Ili pensis, ke lokanoj ĉi tie rajdas sur kameloj. Minqin-gubernio situas en nordokcidenta Ĉinio. Dezertoj Tengger kaj Badin-Jaran troviĝas oriente, okcidente kaj norde. 94,5% de la areo estis dezerto. La vaporiĝa kvanto estas 20-oble pli granda ol kvanto de precipitaĵo. Akvo estis la plej granda problemo. Tial, kiam Xu Ercha kaj lia edzino Chen Ying komencis kreskigi legomojn antaŭ sep jaroj, multaj homoj konvinkiĝis, ke ili malŝparis tempon. Tamen ilia afero, ŝajne kondamnita al fiasko, sukcesis danke al tio, ke la strategio de kampara revigligo estis lanĉita en 2017 kaj la loka registaro helpis establigon de alt-efika irigacia sistemo. Hodiaŭ, la geedzoj entreprenas kooperativon kovrantan 700 hektarojn kaj kreskigas 12 diferencajn legomojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree