Kial funebra industrio de Japanio kompakte rilatas al ĉinaj gubernioj?
Mirinda Publikigita: 2023-11-23 15:10:09

En la pasinta monato, Japanio anoncis, ke en aŭgusto de 2024 okazos la internacia ekspozicio de funebra industrio en Tokio. Sed ĉu vi scias, ke la funebra industrio de Japanio kompakte rilatas al ĉinaj gubernioj. Hodiaŭ ni parolos pri tiu mirinda scio.

Laŭ raporto de tokia televidstacio, 90% de ĉerkoj de Japanio estis produktitaj de la gubernio Caoxian de Shandong-provinco, norda Ĉinio. En Caoxian pli ol 2 000 entreprenoj sin dediĉas al eksportado de ĉerkoj kaj la jara produktvaloro superis dek miliardojn da juanoj.

Cetere pli ol 90% de tombaj ŝtonplatoj de Japanio estis importitaj el la gubernio Hui’an de Fujian-provinco de suda Ĉinio. En Hui’an estas pli ol 800 entreprenoj pri skulptado kaj pli ol cent miloj da homoj okupiĝas pri tiu fako. En la komenco de 2020 kaŭze de la epidemio, multaj ŝtonskulptaj entreprenoj en Hui’an ne povis funkcii, kio rekte kaŭzis mankon de tombaj ŝtonplatoj de Japanio kaj familianoj de multaj forpasintoj viciĝis por aĉeti ŝtonplatojn de tombo.

Kiel ĉinaj gubernioj influas la funebran industrion de Japanio? La ŝlosilo estas “hazarda kombino de superecoj”.

Kiel la gubernio Caoxian fariĝis la plej granda ĉerka produktejo de Japanio? Ĉar la lokanoj de Caoxian lertas en skulpta arto, krome Caoxian havas riĉajn resursojn de paŭlovnio, kiu ne estas preferata de la ligna merkato. Ĉar ĝi estas malpeza kaj brulema. Tamen tiu supereco ĝuste estas bezonata de japana funebra industrio. Ĉar la la koncepto de japanoj, la ĉerko devas esti bruligita kun la kadavro kiel la lasta donaco al la forpasinto. La plej prioritata postulo pri ĉerko estas brulemo. La paŭlovnio de Caoxian ĝuste kontentigas ilian bezonon.

Hui’an estas la konata hejmo de ŝtonplatoj en la mondo. En 2015 ĝi estis honore titolita de la Monda Metia Konsilio kiel “Monda Urbo de Ŝtonskulptado”. Multaj lokoj en la mondo aĉetis la ŝtonskultaĵojn faritajn de Hui’an, ekzemple la ŝtonskulptaĵo de Martin Luther King, Jr sur la Vaŝingtona Placo de Usono ĝuste estis farita de Hui’an.

La materia supereco de Caoxian, la arta supereco de Hui’an kaj la negoca maniero de komercistoj kune fariĝis reto en la sama fako kaj donis al ĉinaj gubernioj sintezan povon en la internacia merkato.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree