Xi sendis gratulan leteron al Monda Konferenco pri Ĉinaj Studoj – Ŝanhaja Forumo
Ĝoja Publikigita: 2023-11-24 14:39:55

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede sendis gratulan leteron al Monda Konferenco pri Ĉinaj Studoj – Ŝanhaja Forumo, kiu malfermiĝis tiutage en Ŝanhajo.

Xi montris, ke ĉina studado estas studado de historia Ĉinio kaj de moderna Ĉinio. La ĉina civilizacio havas tre longan historion, riĉiĝis kaj disvolviĝis dum interŝanĝoj kaj reciproka lernado kun aliaj civilizacioj de la mondo, kaj donis al ĉina modernigo profundan enhavon. Li esperas, ke diverslandaj fakuloj kaj erudiciuloj servos kiel senditoj ligantaj civilizaciojn ĉinan kaj alilandajn, estos ĉioampleksaj, malfermaj kaj inkluzivemaj, senĉese akcelos mondan studadon pri Ĉinio kaj stimulos interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon de civilizacioj kaj injektos forton de pensoj kaj kulturoj por prosperigi ĝardenojn de mondaj civilizacioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree