Retrokalkulo al la festo de la Esperanto-Muzeo
Alessandra Madella Publikigita: 2023-11-24 10:51:12

Kiel niaj legantoj bone scias, jam de la komenco de oktobro 2023 la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang-Universitato, kiu troviĝas en la samnoma urbo de Shandong-provinco, komencis festi sian dekjariĝon per multaj retaj, hibridaj kaj ĉeestaj eventoj, krom per viglaj eldonaj agadoj. Jam ekis la retrokalkulo al la plej grava parto de tiu du-monata celebrado, kiu kulminos la naǔan kaj dekan de decembro. Temas pri dutaga  festo en la malnova kampuso de la universitato, kie ankoraǔ troviĝas la muzeo, atendante sian finan translokiĝon al la nun konstruata granda biblioteko en la nova kampuso. La honora gasto estos la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), Duncan Charters, kiu anoncis kun sia edzino sian preskaǔ certan alvenon. 

S-ro Semio gvidas gastojn en la Esperanto-Muzeo

Krom gvidi la celebran kunvenon kune kun universitataj kaj lokaj aǔtoritatoj, li interalie volus instrui al la gestudentoj de la Fremdlingva Departemento lecionon en la angla pri interkultura komunikado, kiu povus certe iĝi grava varbada ŝanco por Esperanto kaj ĝiaj idealoj. Ni atendas grandan partoprenon el la plej diversaj partoj de la lando, inkluzive de gvidantoj de Ĉina Esperanto-Ligo kaj ĵurnalistoj de Ĉina Komunikila Grupo, sed ankaǔ el eksterlando. Sin anoncis, ekzemple, la hispan-svisa Maximiliano Garcia, kiu kun Wei Ningna certe donos grandan spacon al la evento en la naǔa epizodo de la nehaltigebla “Homa Ĉeno” de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI). Jam komencis alveni gratul-mesaĝoj fare de pluraj gravuloj, inter kiuj la tute unuaj estis tiuj de Mark Fettes, iama prezidanto de UEA, kaj de Mirejo, iama prezidantino de ILEI. Ni kaptas kompreneble la ŝancon inviti nian publikon sendi pli da gratulmesaĝoj, kiuj ne nur sentigos la gravecon de la evento kaj de nia lingvo al la universitataj aǔtoritatoj, sed ankaǔ certe faciligos la malfermon de nova unuajara klaso por ĝia kvarjara Esperanto-fako en la akademia jaro 2024-25.

Studentino Aŭroro dum preleg-konkurso

Prezentado de mia filmo SAĜA STELETO

Mi jam priskribis kelkajn el la agadoj, kiuj sinsekvis de la komenco de Oktobro sub la sperta reĝisorado de S-ro Semio (Sun Mingxiao) por pretigi fertilan grundon por tiu ĉi celebra pinto. Al la serio de retaj prelegoj, inaǔgurita de S-ro Semio mem per prezentado de la historio de la Esperanto-Muzeo, lastatempe aldoniĝis la mia pri mia libro pri lernofaciliga Esperanto, kiu havos ankaǔ korean tradukon dank’al kunlaboro kun Korea Esperanto-Asocio. Sekvis la interesa kontribuo de nia kolego Satō Ryūsuke, kiu parolis el la sidejo de Japana Esperanto-Instituto en Tokio pri la historio de la japana Esperanto-movado kaj ĝiaj imitindaj nuntempaj agadoj. Inter ili brilas la aktiva subteno al la profesia produktado de bildstrioj, animacioj aǔ videoludoj, kiuj volas uzi la internacian lingvon. Ĝi precipe sekvas la scienc-fikcian tradicion inaǔguritan per la Esperant-lingva animacia adaptado en 1985 de la fabelo NOKTO DE LA GALAKSIA FERVOJO (Ginga Tetsudō no yoru, 1933), origine verkita japane de la samideana aŭtoro Miayazawa Kenji (1896-1933).

Mia filmeto LA LUMO DE LA ESTONTO

Mia hibrida prelego pri miaj filmoj en Esperanto al ĉeesta publiko de 150 studentoj de la Fremdlingva Departemento, havis du gravajn konsekvencojn. De unu flanko, kelkaj studentoj interesiĝis pri Esperanto, salutas min en Esperanto surstrate aǔ en la koridoroj kaj demandis pri la lingvo al siaj aliaj instruistoj. Inter ili, ses junulinoj speciale petis min instrui al ili Esperanton en libervola klaso, kiu nun regule renkontiĝas por lerni laǔ la lumbildoj de Anna Löwenstein, iom redaktitaj kun figuroj pli rekoneblaj de nuntempaj ĉinaj studentoj, kiel ekzemple Bruce Lee/Li Xiaolong anstataǔ Leonardo di Caprio. De la alia flanko, ankaǔ la studentoj de la Esperanto-fako mem, nun en la unua semestro de sia dua jaro, petis min uzi multe pli da vidaj materialoj dum la lecionoj. Ni, do, kune spektis kaj diskutis LA LUMO DE LA ESTONTO, la filmeton kun geaktoroj de Parmo en Italio, Ruando kaj Tanzanio, kiun mi pretigis en somero 2023 por la Bona Filmfestivalo de Esperanto USA. Kaj ni estas nun ĉiu-foje spektantaj parton de la fama video-kurso GERDA MALAPERIS, kiu treege bone kaptas la imagkapablon de la studentoj,

Tre grava por instruado estas ankaŭ la fakto, ke la eldonaj iniciatoj por la dekjariĝo de la Esperanto-muzeo inkluzivas ne nur katalogon de la plej gravaj enhavoj aŭ kolekton de eseoj por la tutlanda konkurso “La Esperanto-Muzeo en mia koro”, sed ankaŭ projekton de poŝvortaro ĉina-Esperanta. Fakte, niaj studentoj povos ĝin kunporti ĉiam kun si por ne devi dependi tro multe de aǔtomataj tradukiloj, kiuj bedaŭrinde prezentas al ili multe da nekonataj vortoj (ofte laŭ la modelo de la angla) kaj ne puŝas ilin aktive uzi tion, kion ili jam konas, en sencoplenaj kombinaĵoj kaj solvoj. Temos, do, pri gravega helpo por pretigi ilin por la trilingvaj preleg-konkursoj (en la angla, japana kaj Esperanto) regule organizataj de la studentaro, sed ankaŭ por igi pli fruktodona ilian korespondadon kun aliaj universitataj studentoj kaj samideanoj el Italio, Japanio, Koreio kaj Rusio, kiu ĵus komenciĝis kun jam bonaj rezultoj. Certe, do, la celebrado por la dekjariĝo de la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang povos porti ne nur grandan kontribuon al la radikiĝo de Esperanto en la Universitato mem, sed ankaŭ al la konstruado de daŭraj amik-rilatoj kun esperantistoj en tuta mondo. 

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree