Xi kondolencas japanan ĉefministron pro forpaso de Daisaku Ikeda
Yu Publikigita: 2023-11-24 18:50:57

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis mesaĝon al japana ĉefministro Fumio Kishida, esprimante funebron pri la forpaso de Daisaku Ikeda, honora prezidanto de Soka Gakkai, budhista organizo, kaj kondolencon al liaj familianoj.

Xi diris en sia mesaĝo, ke sinjoro Daisaku Ikeda estis fama socia aktivulo en Japanio kaj malnova amiko de la ĉina popolo, delonge sin dediĉis al la afero de ĉina-japana amikeco kaj aktive laboris por renormaligo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. Xi aldonis, ke Daisaku Ikeda faris gravajn kontribuojn al antaŭenigo de interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj inter Ĉinio kaj Japanio. Xi esprimis volon labori kun sinjoro ĉefministro por antaŭenigi la sanan kaj stabilan disvolviĝon de duflankaj rilatoj sur la ĝusta vojo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree