La publikiga ceremonio de Xi Jinping pri Respekto kaj Protekto de Homaj Rajtoj (hispana-ĉina versio) okazis merkrede en Madrido, kune kun seminario pri "Homa Saĝo por Tutmonda Regado".
Jose Luis Centella, prezidanto de la Komunista Partio de Hispanio, ĉeestis la kunvenon kaj laŭdis la klopodojn de Ĉinio en protekto de homaj rajtoj.
Centella diris, ke protekto de homaj rajtoj estas la misio de ĉiu lando kaj la rajtoj pri ekzistado kaj disvolviĝo estas la ĉefaj bazaj rajtoj de homoj, kaj ke Ĉinio donas prioritaton al kamparaj kaj malplej evoluintaj regionoj, kaj liberigis grandegan nombron da homoj el malriĉeco, kreante pli egalan, demokratian, justan kaj sekuran socian medion por la ĉina popolo.