Du gravaj dokumentoj estis ekzamenitaj ĉe la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ
CMG Publikigita: 2023-11-27 19:56:53

La 27an de novembro la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) organizis kunvenon por ekzameni Opinio Rilata al Kelkaj Politikoj kaj Rimedoj pri Plua Antaŭenigo de Altkvalita Disvolvado por Jangzia Ekonomia Zono kaj Regularo pri Eksterlandaj Aferoj Gvidataj de la Komunista Partio de Ĉinio. La ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, Xi Jinping, prezidis la kunvenon.

La kunveno indikis, ke la disvolva strategio de la jangzia ekonomia zono estas grava strategia decido farita de la Centra Komitato de KPĈ kun la kamarado Xi Jinping kiel centro. Post kiam la strategio efektiviĝis, profundinflue ŝanĝiĝis multe da flankoj, ekzemple ideologio, ekologia medio, evoluiga metodo, interregiona integriĝo, reformo kaj malfermo. La disvolva kvalito stabile altiĝis, kaj la disvolva tendenco direktas sin al bona stato kun tagoj. La kunveno opiniis, ke por antaŭenigi altkvalitan disvolvadon de la jangzia ekonomia zono la ĉefa afero konsistas en altkvalita vivomedio laŭlonge de la jangzia baseno.

La kunveno sugestis, ke Regularo pri Eksterlandaj Aferoj Gvidataj de la Komunista Partio de Ĉinio estas la preskribo farita por eksterlandaj aferoj gvidataj de KPĈ. Ĝi estas la frukto de KPĈ, kiu delonge gvidis laboron pri eksterlandaj aferoj kaj nun transformis la koncepton, mekanismon kaj sukcesan praktikon de tia laboro en sistemon. Kaj sekve la regularo havas grandan signifon, ĉar ĝi povas certigi, ke la principoj kaj strategiaj aranĝoj de la Centra Komitato de KPĈ pri eksterlandaj aferoj povu esti forte efektivigitaj.

Krome, la kunveno esploris aliajn aferojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree