Novaj profesioj montras novan tendencon de ekonomia disvolvo
Mirinda Publikigita: 2023-11-27 17:10:32

Ĉu vi konis tiujn profesiojn? Dezajnisto de cifereca solva projekto, karbona metrologiisto, cifereca administranto...Post 2019 estis publikigitaj pli ol 70 novaj profesioj en Ĉinio. Tiuj profesioj montras novan situacion de diversaj fakoj kaj atestas novan tendencon de ekonomia kaj socia disvolvo en la nova epoko. 

Karbona metrologiisto estas nova profesio por realigi la celon de karbona kulmino kaj karbona neŭtraleco de Ĉinio. La laboro estas kalkuli kaj mezuri la karbonan emision kaj tranformi “verdan valoron” en reala profito per negoco de karbonemisia rajto.

Agrikultura administristo estas nomata “ĉefa efektiva ofico” en la kamparo. Ili viglas ne diversaj kampoj de agrikultura produktado kaj helpas vilaĝan disvolviĝon per progresintaj administraj konceptoj kaj sciencteknikoj. En la kamparo, novaj kamparanoj kondukas senpilotajn sterkilojn, agrikulturaj administristoj okupiĝas pri interretaj butikoj, vilaĝaj animatoroj montras per interreta elsendo agrikulturajn produktojn en videoplatformo.   

Laŭ donitaĵoj en februaro ĉijare en Ĉinio 84 milionoj da homoj sin dediĉas al novaj profesioj kaj 2 el 10 laboruloj estas novprofesiaj. 17,5% de ĉinaj gejunuloj nun provas novajn profesiojn krom la tradiciaj laboroj kaj 58,5% de gejunuloj havas fortan intereson pri novaj profesioj. Kiujn novajn profesiojn vi konas aŭ volas koni? 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree