Xi substrekas disvolvon de eksterlandaj leĝaj sistemoj
Qiujieming Publikigita: 2023-11-28 19:01:28

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), emfazis la bezonon plifortigi disvolvon de la leĝa sistemo rilata al eksterlando, kiam li lunde prezidis grupan studsesion de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Xi emfazis la bezonon krei leĝbazajn regadkondiĉojn kaj favoran eksteran medion por antaŭenigi ĉinan modernigon.

Xi emfazis, ke plifortigo de la leĝa regado en eksterlandaj aferoj estas longtempa bezono konstrui fortan nacion kaj antaŭenigi nacian rejuniĝon per ĉina modernigo.

Li plue substrekis la grandan gravecon de disvolvado de eksterland-rilata leĝsistemo en akcelo de altnivela malfermo kaj traktado de eksteraj riskoj kaj defioj.

Alvokante atenton al la graveco kaj urĝeco de la afero, Xi emfazis la bezonon plibonigi eksterlandan leĝan sistemon kaj kapablon, kiuj respondas al la bezonoj de altkvalita disvolvo kaj altnivela malfermo.

Profesoro de la Universitato de Wuhan faris prelegon, post kiu membroj de la Politika Buroo faris diskuton.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree