Krom lakto, ŝafaĵo, kiujn aliajn respondojn vi havas? En la gubernio Huanxian de Gansu-provinco, la respondo estas 70.
La gubernio Huanxian de generacio al generacio kultivas ŝafon.
Ĝi estis ŝtatinivela malriĉa gubernio,
sed nun novaj ŝafistoj rapide kuras sur riĉiga vojo
en la lastaj jaroj la ŝafa industria valoro superis 5,5 miliardojn da juanoj
Hodiaŭ ni kune iris al tiu “ŝafa gubernio”.
Huanxian havas naturan steparon arean je 8 milionoj da muoj kaj lokaj plantoj
favoras bonan kvaliton de ŝafaĵoj.
Tamen antaŭe la ŝafa industrio estis multe ĝenata de malfacila trafiko
En 2014 la gubernio kaptis oportunon de “elektronika komerco”
per subvencio de dek miliaroj da juanoj de elektrokomercaj platformoj kaj rekta elsendo
la ŝafa industria ĉeno rapide disvolviĝis.
La gubernio enkondukis progresintajn buĉajn entreprenojn
kiuj helpas dividi unu ŝafon en pli ol 70 specojn de produktoj.
La profito de unu ŝafo tiamaniere multiĝis de malpli ol 10 usonaj dolaroj
al pli ol 20 usonaj dolaroj
En 2022 la elektronikkomerca kompanio de nova ŝafisto
Liu Guoning rompis 100 milionojn da juanoj
“De 2015 ĝis nun la loko trejnis pli ol 700 universitatajn
diplomiĝintojn por elektronika komerco de koncerna fako.”
En la gubernio Huanxian la jara enspezo de kamparano varias inter
50 mil kaj 80 mil juanoj per 50 ŝafoj.
La ŝafoj en Huanxian havas bonan bredadon kaj altan fekundecon
Normaliga industria ĉeno kaj sciencteknika forto kune subtenas la industrion