Tri nedisigeblaj najbaroj rekomencas kunlaboron
Qiujieming Publikigita: 2023-11-28 15:42:14

Post pli ol kvar jaroj, ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio denove renkontiĝis. La tri landoj atingis serion da konsentoj pri profundigo de triflanka kunlaboro kaj interŝanĝis opiniojn pri internaciaj kaj regionaj aferoj de komuna zorgo en la kunveno de trilandaj ministroj pri eksterlandaj aferoj inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio en Busan, Sud-Koreio. Publiko ĝenerale opinias, ke la kunveno kreis kondiĉojn por la kunveno de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio.

La fakto estas, ke la tri landoj estas nedisigeblaj najbaroj kun proksima geografia pozicio kaj simila kulturo. Esence Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio dependas unu de aliaj kaj havas komun-gajnan interrilaton. La totala loĝantaro kaj malneta enlanda produkto de la tri landoj konsistigas repektive 70% kaj 90% en Orienta Azio. La tri landoj ĉiuj firme subtenas multflankan kaj liberan komercon kaj estas la kolono de la orient-azia ekonomio kaj la ĉefa movforto de regiona ekonomia integriĝo. Delonge Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Japanio kaj Sud-Koreio. En 2022, la komerca sumo inter Ĉinio kaj Japanio kaj Ĉinio kaj Sud-Koreio estis respektive 357,4 kaj 362,3 miliardoj da usonaj dolaroj.

En ĉi tiu kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferaj ministroj, Ĉinio faris kvin proponojn por profundigi kunlaboron inter la tri landoj, kaj la enhavo de tiuj proponoj ampleksas ekonomion kaj komercon, sciencon kaj teknologion, socion, daŭrigeblan disvolviĝon ktp. , kiujn Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio tre zorgas, kaj kiuj havas grandan signifon kaj grandan potencialon.

La trilanda kunlaboro venas malfacile kaj indas je amzorgo. Kiel daŭrigi ĉi tiun tendencon? La ŝlosilo estas forigi interferon de eksteraj faktoroj. En la pasintaj kelkaj jaroj, la internacia politika formo spertis profundajn ŝanĝojn. Kelkaj ĉefaj landoj ekster la regiono provokis konfrontiĝon kaj malkonkordon en Azio por siaj geopolitikaj interesoj.

En la lastaj jaroj Usono akcelis la antaŭenigon de la tiel nomata "Hind-Pacifika Strategio" por reteni kaj subpremi Ĉinion, kio grave influis la trakton de la politikoj de Japanio kaj Sud-Koreio al Ĉinio. Se la aŭtoritatoj de la du landoj blinde sekvas Usonon kaj forlasas siajn pragmatajn kaj raciajn politikojn al Ĉinio, ili finfine damaĝos siajn proprajn interesojn kaj kreos grandegajn kaŝitajn danĝerojn por la paco kaj stabileco de Orienta Azio.

Estas normale, ke inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio estas diferencoj. Grave estas konservi ĝustan komprenon unu de aliaj kaj ne lasi diferencojn malhelpi la ĝeneralan kunlaboron. Oni esperas, ke Japanio kaj Sud-Koreio agos laŭ sia volo, starigante la fundamenton por la triflanka kunlaboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree