Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris inspekton en Ŝanhajo de orienta Ĉinio de mardo ĝis merkredo.
Dum sia vojaĝo, Xi inspektis la Ŝanhajan Templima Borson, ekspozicion pri la scienc-teknikaj novigoj de Ŝanhajo, kaj registare subvenciitan lu-loĝkomunumon, kaj estis informita, ke la urbo klopodas plifortigi sian konkurencivon, fari sin internacia financa centro kaj centro de internacia scienc-teknika novigado, kaj konstrui registare subvenciitajn ludomojn.