La Dafosi-grotoj aŭ la Grotoj de la Giganta Budha Templo estas trezoro de budha arto kaj la ejo konservanta la historion de kulturaj interŝanĝoj sur la antikva Silka Vojo. Situantaj en Dafosi-vilaĝo en Binzhou-gubernio de Xianyang-urbo, Shaanxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio, la grotoj estas rigardataj la plej grandaj grotoj en la provinco. Kun pli ol 130 grotoj kaj pli ol 1 980 statuoj la grotoj estas parto de la "Silka Vojo: la Vojreto de Chang'an-Tianshan-a Koridoro", la vasta kolekto kiel la monda heredaĵo de UNESKO, kovranta lokojn en Ĉinio, Kazaĥio kaj Kirgizio.



