Fine de oktobro, en Shawan, Xinjiang, kamparanoj rapide sekigis kapsikojn. Pecoj da ruĝaj kapsikoj estis disvastigitaj sur la dezerto, formante unikan pejzaĝon. Shawan-kapsikoj estas brilaj en koloro, maldikaj en haŭto kaj dikaj en karno, spicaj sed dolĉaj, kaj estas idealaj krudaĵoj por produkti diversajn specojn de kapsikaj saŭcoj. La kapsiko-industrio en Shawan rapide disvolviĝis en la lastaj jaroj. Ĉi-jare, la kapsikoplantada areo superis 50 000 muojn, kaj la merkata komercosumo estas antaŭvidita superi 348 milionojn da juanoj.