Han Zheng renkontiĝis kun ĉinaj kaj rusaj reprezentantoj
CMG Publikigita: 2023-11-29 21:17:27

La 29an de novembro, en Pekino, la ĉina vicprezidanto Han Zheng renkontiĝis kun reprezentantoj de la ĉinaj kaj rusaj partoprenantoj en la 14a plena kunveno de la Ĉina-Rusa Komitato por Amikeco, Paco kaj Disvolvo.

Han diris, ke sub la strategia gvidado de prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Putin la ĉina-rusa partnereco strategie kunlabora en ĉiuj direktoj disvolviĝadas bonfarte kaj stabile, la politika interfido de la du partioj ĉiam iras profunden, la pragmata kunlaboro estas solide progresigata, kaj la fundamento de publikopinio sin firmigas potage. Li rimarkigis, ke ĉi-jare la du ŝtatestroj renkontiĝis du fojojn, farante ĝeneralan aranĝon por la duflankaj rilatoj kaj montrante direkton por la amikecaj aferoj de la dulandaj popoloj.

Egor Titov, la rusa prezidanto de la komitato, diris, ke nun la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio restas en alta pozicio, kaj en la interhoma komunikado kaj pragmata kunlaboro la fruktoj estas abundaj. Li emfazis, ke la komitato devas preni la venontan jaron kiel gravan tempodaŭron, kaj en tiu tempo antaŭenigi interpopolan komunikadon kaj senĉese puŝi la rusa-ĉinan interrilaton sur novan ŝtupon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree