Ni rimarku la ŝanĝojn en la vivo per senlandlimaj manĝaĵoj
Shanshan Publikigita: 2023-11-29 10:32:19

Saluton karaj amikoj, mi estas Shanny. La video, kiun vi nun vidas, estis farita en novembro 1987, kiam la unua KFC-restoracio de Ĉinio malfermiĝis en Qianmen, Pekino. Tiutempe por la ĉina popolo manĝi okcidentstilan rapidmanĝaĵon estis tre nekutima afero. Hodiaŭ en Ĉinio troviĝas pli ol 8,6 milionoj da restoracioj, inkluzive de itala, franca, japana, korea, aŭ mediteranea kaj araba kuirartoj, kaj gustumi frandaĵojn el iu ajn lando en la mondo ne plu estas malfacila afero. 

La ŝanĝoj de manĝaĵoj reflektas la senĉesan profundiĝon de reformo kaj malfermo, kaj atestas la integriĝon de Ĉinio kun la mondo. Unue, altkvalitaj kaj freŝaj bongustaĵoj el diversaj landoj venas al la manĝotabloj de ĉinaj konsumantoj pere de evoluinta transmara transportado kaj glataj komercaj kanaloj. Kaj dank al tio, tipo kaj kvanto de importita nutraĵo rapide kreskas. Laŭ statistiko de Ĉina Administracio de Doganoj, de 2013 ĝis 2022, la averaĝa jara kunmetita kreskorapideco de la importita nutraĵo de Ĉinio atingis 12,3%, kaj la skalo de importitaj manĝaĵoj superis 100 miliardojn da usonaj dolaroj. Samtempe, kapsikeca saŭco "Laoganma" kaj Liuzhou-riznudeloj el Ĉinio estas tre popularaj en eksterlandaj supermerkatoj kaj fariĝis fenestro por multaj eksterlandanoj koni la guston de Ĉinio.

Due, la vasta merkato, bona komerca medio kaj entuziasmaj ĉinaj konsumantoj fariĝis ĉefaj kialoj de multaj eksterlandanoj resti en Ĉinio kaj prezenti la plej aŭtentikajn hejmajn bongustaĵojn. En Pekino estas franca restoracio nomata "La maison lyonnaise", ĝia direktoro Francis decidis resti en Ĉinio post vojaĝo al Ĉinio en 2012. Nun Francis tre flue parolas la pekinan dialekton, la frandaĵoj el Francio estas multe ŝatataj de konsumantoj, kaj lia restoracio fariĝis kvin-stela rekomendita en la revizia aplikaĵo.

 Kun la strebo de homoj al pli bonkvalita vivo kaj la disvolva tendenco de la monda ekonomia integriĝo, pli da bongustaj manĝaĵoj aperos en nia ĉiutaga vivo, kiuj transiros landlimojn kaj alportos "bongustan tutmondan vojaĝon". Kiun manĝaĵon vi ŝatus rekomendi al mi? Kaj kian manĝaĵon vi volas gustumi? Lasu viajn komentojn! Mi estas Shanny. Ĝis la venonta fojo!

 

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree