Xi sendas gratulon al kunveno de UN okaze de Internacia Tago de Solidareco kun Palestina Popolo
Qiujieming Publikigita: 2023-11-30 15:47:33

Ĉina prezidanto Xi Jinping gratulis al kunveno de la Unuiĝintaj Nacioj okazinta merkrede por memorigi la Internacian Tagon de Solidareco kun la Palestina Popolo.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke la amaraj lecionoj de la ciklo de la palestina-israela konflikto plene pruvas, ke nur konservante la koncepton de komuna sekureco oni povas atingi daŭrigeblan sekurecon.

Xi diris, ke la palestina demando estas la kerno de la mezorienta afero, kaj la kerno de la palestina-israela konflikto estas rilata al la longe atendita realigo de la legitima nacia rajto de la palestina popolo starigi sendependan ŝtaton.

Xi alvokis la internacian komunumon preni urĝajn agojn por trakti la palestina-israelan konflikton, kaj urĝis la Sekurecan Konsilion de la UN surŝultri siajn respondecojn kaj klopodi por faciligi batalhalton, certigi la sekurecon de civiluloj kaj ĉesigi la humanitaran katastrofon.

Xi diris, ke krom tio, la palestina-israela paca intertraktado devus esti rekomencitaj kiel eble plej baldaŭ kaj la rajto de la palestina popolo pri ŝtatiĝo, supervivo kaj reveno devas esti restarigita kiel eble plej baldaŭ.

Xi diris, ke Ĉinio, kiel ĉiam, firme subtenas la justan aferon de la palestina popolo restarigi siajn laŭleĝajn naciajn rajtojn, kaj ke la sola realigebla maniero por solvi la palestinan demandon estas rilata al la starigo de sendependa palestina ŝtato, kiu havus plenan suverenecon surbaze de la limoj en 1967 kaj kun orienta Jerusalemo kiel la ĉefurbo.

Xi diris, ke necesas certigi la bezonojn de la palestina ekonomio kaj la vivtenon de la popolo, kaj la internacia komunumo devas pliigi disvolvan helpon kaj humanitaran helpon al Palestino, resti sur la ĝusta vojo al paca intertraktado, kaj kunvoki pli aŭtoritatan internacian pacan konferencon kiel eble plej baldaŭ.

Xi diris, ke Ĉinio prezentis la Tutmondan Sekurecan Iniciaton, pledas solvi diferencojn kaj disputojn inter landoj per dialogo kaj interkonsiliĝo kaj subtenas ĉiujn klopodojn favorajn al la paca solvo de la krizo, kaj promesante siajn daŭrajn klopodojn por justeco pri la palestina demando kaj por aktive antaŭenigi pacan intertraktadon kaj daŭre doni humanitaran kaj disvolvan helpon al la palestina flanko.

Xi diris, ke Ĉinio, kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN, daŭre kunlaboros kun la internacia komunumo por konstrui tutmondan konsenton pri antaŭenigo de paco, revenigi la palestinan demandon sur la ĝustan vojon al la duŝtata solvo kaj klopodi por ampleksa, justa kaj definitiva solvo en frua dato.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree