Ĉinio publikigas paperojn pri sia starpunkto pri palestina-israela konflikto
Qiujieming Publikigita: 2023-11-30 15:29:01

Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde publikigis artikolon kun sia vidpunkto pri la solvo de palestina-israela konflikto. Jen estas la plena teksto:

Vidpunkta Papero de la Ĉina Popola Respubliko pri Solvo de la Palestina-Israela Konflikto

La nuna palestina-israela konflikto kaŭzis gravajn civilajn perdojn kaj seriozan humanitaran katastrofon. Ĝi estas solida zorgo de la internacia komunumo. Prezidanto Xi Jinping kelkfoje deklaris la principan starpunkton de Ĉinio pri la nuna palestina-israela situacio. Li emfazis la neceson de tuja batalhalto, certigon, ke la humanaj koridoroj estu sekuraj kaj senbaraj, kaj malhelpon al ekspansio de la konflikto. Li montris, ke la fundamenta eliro el tio estas rilata al la duŝtata solvo, konstruado de internacia konsento por paco, kaj laboro por ampleksa, justa kaj daŭra solvo de la palestina demando en frua dato.

Konforme al la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), la Sekureca Konsilio surŝultras la ĉefan respondecon por la konservado de internaciaj paco kaj sekureco, kaj devus tiel ludi aktivan kaj konstruivan rolon en la demando de Palestino. Ĉi-rilate Ĉinio proponas la jenajn proponojn:

1. Efektivigi ampleksan batalhalton kaj ĉesigi la militon. Partioj en la konflikto devas vere efektivigi la koncernajn rezoluciojn de la Ĝenerala Asembleo de la UN (ĜAUN) kaj la Sekureca Konsilio de la UN (SKUN) kaj tuj realigi daŭran humanitaran batalhalton. Surbaze de la Rezolucio 2712 de SKUN, la Sekureca Konsilio, responde al la alvokoj de la internacia komunumo, devus eksplicite postuli ampleksan batalhalton kaj finon de la milito, klopodi por malintensiĝo de la konflikto kaj malvarmigi la situacion kiel eble plej baldaŭ.

2. Protekti civilulojn efike. La SKUN-rezolucio eksplicite postulas, ke ĉiuj partioj plenumu siajn devojn laŭ internacia humanitara juro, precipe koncerne la protekton de civiluloj. Nepras ĉesigi ajnajn perfortajn atakojn kontraŭ civiluloj kaj malobservojn de internacia humanitara juro, kaj eviti atakojn kontraŭ civilaj instalaĵoj. La Sekureca Konsilio devas plu sendi klaran mesaĝon pri kontraŭstaro al deviga translokigo de la palestina civila loĝantaro, malhelpante la delokiĝon de palestinaj civiluloj, kaj postulante la liberigon de ĉiuj civiluloj kaj ostaĝoj kaptitaj kiel eble plej baldaŭ.

3. Certigi humanitaran helpon. Ĉiuj koncernaj partioj devas, laŭ postuloj de la rezolucio de SKUN, eviti senigon de civila loĝantaro en Gazao je provizoj kaj servoj nemalhaveblaj por ilia vivo, starigi humanajn koridorojn en Gazao por ebligi rapidan, sekuran, senbaran kaj daŭrigeblan humanitaran aliron, kaj eviti humanitaran katastrofon de eĉ pli granda graveco. La Sekureca Konsilio instigu la internacian komunumon pligrandigi humanitaran helpon, plibonigi la humanitaran situacion surloke kaj subteni la kunordigan rolon de la UN kaj ankaŭ de la Agentejo pri Helpo kaj Laboro de UN por Palestinaj Rifuĝintoj en la Proksima Oriento en humanitara helpo, antaŭenigi la preparadon de la internacia komunumo por subteni postkonfliktan rekonstruon en Gazao.

4. Plifortigi diplomatian mediacion. La Sekureca Konsilio devas utiligi sian rolon por faciligi pacon kiel ordonite en la Ĉarto de la UN por postuli, ke partioj en la konflikto gardu sindetenon por malhelpi la konflikton disetendiĝi kaj subteni pacon kaj stabilecon en Mezoriento. La Sekureca Konsilio taksu la rolon de regionaj landoj kaj organizoj, subtenu la bonajn oficojn de la Ĝenerala Sekretario de la UN kaj de la Sekretariejo, kaj instigu landojn kun influo sur la konflikto-partioj subteni objektivan kaj justan pozicion por kune ludi konstruivan rolon en malkresko de la krizo.

5. Serĉi politikan solvon. Laŭ koncernaj rezolucioj de SKUN kaj internacia konsento, la fundamenta solvo de la demando de Palestino estas rilata al la efektivigo de la duŝtata solvo, restarigo de la legitimaj naciaj rajtoj de Palestino, kaj la starigo de sendependa Ŝtato de Palestino, kiu havas plenan suverenecon surbaze de la limo en 1967 kaj kun orienta Jerusalemo kiel ĝia ĉefurbo. La Sekureca Konsilio devas helpi restarigi la duŝtatan solvon. Pli vasta, aŭtoritata kaj efika internacia paca konferenco gvidata kaj organizita de la UN devus okazi kiel eble plej baldaŭ por formuli konkretan horaron kaj vojmapon por la efektivigo de la duŝtata solvo kaj faciligi ampleksan, justan kaj daŭran solvon por la demando de Palestino. Ĉiu aranĝo pri la estonteco de Gazao devas respekti la volon kaj sendependan elekton de la palestina popolo, kaj ne devas esti trudita al ili.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree