Xi sendas kondolencon al Biden pro la forpaso de Kissinger
Qiujieming Publikigita: 2023-11-30 21:09:38

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al usona prezidento Joe Biden ĵaŭde pro la forpaso de iama usona ŝtatsekretario Henry Kissinger.

Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, kaj en sia propra nomo, Xi esprimis profundan kondolencon kaj esprimis sinceran simpation al la familio de Kissinger.

Xi diris en sia kondolenca mesaĝo, ke d-ro Henry Kissinger estas mondfama strategiisto kaj malnova kaj bona amiko de la ĉina popolo. Antaŭ duonjarcento, per sia elstara strategia vido, li faris historiajn kontribuojn al la normaligo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kio ne nur profitigis ambaŭ landojn, sed ankaŭ ŝanĝis la mondon. Dumvive li strebis antaŭenigi la disvolviĝon de la ĉina-usonaj rilatoj kaj plifortigi la amikecon inter la du popoloj. La nomo de Kissinger ĉiam estos asociita kun ĉina-usonaj rilatoj. D-ro Kissinger ĉiam estos memorata kaj sopirata de la ĉina popolo. Ĉinio volas kunlabori kun Usono por disvolvi la aferon de amikeco inter la ĉina kaj usona popoloj, antaŭenigi la sanan kaj stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, profitigi la du popolojn kaj fari konvenajn kontribuojn al la paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree