“Saĝo de Kissinger” estas plej grandvalora heredaĵo postlasita al Usono
CMG Publikigita: 2023-12-01 17:17:20

La 29an de novembro laŭ la loka tempo, Henry Kissinger, malnova amiko de la ĉina popolo kaj usona eksa ŝtatsekretario, forlasis la mondon por eterne en sia aĝo de 100 jaroj. Kissinger, kiel plej fama diplomato de Usono post la dua mondmilito, faris transcendan kontribuon en la akcelo de diplomatia kontaktiĝo inter Ĉinio kaj Usono, la perado por mezorientaj situacioj kaj en aliaj multaj flankoj. En la 30a de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping sendis al la usona prezidento Joe Biden kondolencan mesaĝon pri la forpaso de Kissinger, esprimante ke la nomo de Kissinger estos eterne ligata kun la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj doktoro Henry Kissinger estos ĉiam memorata kaj sopirata de la ĉina popolo.

El multaj esploroj rezultas, ke Kissinger estas aparta persono, kiu elpaŝis el aparta historia tempo. Kiel profesia diplomato, Kissinger antaŭ ĉio konsideris kaj servis al la ŝtataj interesoj de Usono. Sed, malgraŭ tio, la historio pruvis, ke, nur se vi havas veran diplomatian saĝon, vi naskos pozitivan influon al paco kaj stabilo de la mondo.

La diplomatia saĝo de Kissinger devenis de sia profunda kompreno pri la monda historio kaj de sia preciza kono pri la esenco de internaciaj rilatoj. Kiel klasika realisto, Kissinger povis stari super ideologia antaŭjuĝo, elsalti el la politika malgrandanimeco interne de Usono, kaj, surbaze de naciaj interesoj de Usono, faris diplomatiajn agojn kun prudento.

Disrompi solidan glacion de la ĉina-usona interrilato, tio ja estas la plej atentotira sukceso en la diplomatia travivo de Kissinger. En 1971 Kissinger sekrete vizitis Ĉinio, kaj tio kaŭzis la viziton de la tiama usona prezidento Nixon al Ĉinio en 1972 kaj realigis la “manpremon trans Pacifiko” inter Ĉinio kaj Usono. Dum pli ol 50 jaroj Kissinger faris pli ol 100 vizitojn al Ĉinio, kaj rezulte de tio li estas nomata “malnova amiko” de la ĉina popolo. Julie de la kuranta jaro, en Pekino, la ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun tiu maljunulo, kiu ĵus trapasigis sian 100an datrevenon de naskiĝo. Xi alte laŭdis, ke li faris gravan kontribuon en la normala procezo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Nuntempe, kiam la ĉina-usona interrilato frontas al malfaciloj kaj defioj, Usono bezonas pli multe da tiaj homoj, kia Kissinger, kiu ja povis stari super la politika ekstremiĝo interne de Usono, kompreni kaj aprezi la ĉinajn historion kaj kulturon, objektive priesplori politikajn personojn de komunaj interesoj por Ĉinio kaj por Usono, retrovi ĝustan konon pri Ĉinio, kaj fine atingi, ke la du landoj, venkante ĉiajn malfacilojn, marŝu pluen.

La ĉina popolo amas amikecon, do ili ne forgesos malnovan amikon, Kissinger, kiu faris historian kontribuon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. La ĉina popolo des pli esperas, ke la usonaj regantoj povos percepti la mondon jam ŝanĝiĝinta, heredi la diplomatian saĝon de Kissinger, efektivigi la gravajn interkonsentojn formitajn de la ĉina kaj usona ŝtatestroj en la renkontiĝo en Francisko, kaj en la nova historia stadio realigi komunan prosperon. Jen tio estas la plej bona memorigo pri Kissinger.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree