Usonaj kaj eŭropaj entreprenoj venas por “ĉenoj”
Qiujieming Publikigita: 2023-12-01 17:26:40

La 28a de novembro okazis la unua Ĉina Internacia Ekspozicio pri Provizoĉeno (ĈIEP) en Pekino. Ĝi altiris multajn usonajn kaj eŭropajn kompaniojn. La nombro da ekspoziciantoj estas pli granda, ol oni supozis. Ĝi konsistas el 36% de la totala nombro de eksterlandaj ekspoziciantoj. Kiel la unua ŝtatnivela provizoĉeno-ekspozicio en la mondo, la ĈIEP starigis kvin ĉefajn ĉenojn kaj ekspozicejojn de provizoĉeno-servo inkluzive de inteligenta aŭto, verda agrikulturo kaj cifereca teknologio. En 5 tagoj, pli ol 500 ĉinaj kaj eksterlandaj kompanioj el 55 landoj kaj regionoj montris novajn teknologiojn, novajn produktojn kaj novajn servojn en diversaj ĉenoj.

Komerco ĉiam estas temo de komercistoj. La fakto, ke multaj usonaj kaj eŭropaj kompanioj venas ĉi tien por la provizaj ĉenoj, pruvas, ke administraj rimedoj ne povas ŝanĝi la leĝojn de la merkato, kaj estas neeble ekskludi Ĉinion el la tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj. Ni prenu kiel ekzemplon la urbon Taicang en la provinco Jiangsu. Ĉi tie, oni povas trovi kompletigajn kompaniojn ene de malpli ol 1,5 kilometroj por la lastatempe evoluinta elektra veturila motorŝafto. La respondeculo de precizeca teknologia kompanio en Germanio diris, ke surbaze de la kompleta loka industria ĉeno kaj proviza ĉeno, iliaj produktoj ne nur estas liveritaj al la ĉina merkato, sed ankaŭ vendataj al Azio, Nordameriko kaj aliaj regionoj.

Koncernaj fakuloj analizis, ke en la kunteksto de tutmondiĝo renkontanta kontraŭfluojn kaj frapojn de industriaj kaj provizaj ĉenoj, la temo de la ĈIEP “Kunligi la Mondon, Krei Estontecon Kune” havas fortan praktikan signifon. La koncepto de Ĉinio pri konservado de tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj vekas resonojn de la tutmonda komerca komunumo. Eddy Chan, altranga vicprezidanto de FedEx, diris, ke la iniciato de Ĉinio kune konstrui sekuran, stabilan, glatan, efikan, malferman, inkluzivan, reciproke utilan kaj komun-gajnan industrian kaj provizan ĉenon “tre kongruas kun nia disvolva direkto kaj plifortigas nian konfidon je investo kaj longtempa disvolviĝo en Ĉinio”.

El pli profunda perspektivo, antaŭ la kompleksa kaj severa internacia situacio, la forta elasteco de la ĉina ekonomio kaj la firma sinteno de senĉesa vastiĝo de malfermo al la ekstera mondo kaj plibonigo de la komerca medio havigis pli da eblecoj al eksteraj kapitaloj por pluaj investoj en Ĉinio. En la unuaj tri kvaronoj de la kuranta jaro, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 5,2% kompare kun la sama periodo en la lasta jaro, firme okupante la unuan lokon en la mondo.

Krom agado por konservi la stabilecon de la tutmonda industraj kaj provizaj ĉenoj, Ĉinio ankaŭ daŭre liveras platformon por komunikado por kunlaboro de industriaj kaj provizaj ĉenoj en la tuta mondo kaj kundividas disvolvajn dividendojn. En la ĉi-jara ĈIEP, duono de la ekspoziciantoj estis el landoj kunkonstruantaj la iniciaton Zono kaj Vojo. La ĈIEP prezentis platformon por ke ili montru siajn avantaĝojn de industriaj kaj provizaj ĉenoj kaj integriĝu en tutmondan kunlaboron. Krome Ĉinio ankaŭ donas helpon al kelkaj malpli evoluintaj landoj por partopreni la ekspozicio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree