Xi Jinping inspektas marpolican komandejon en la Orientĉina Maro
CMG Publikigita: 2023-12-01 19:46:20

La 29an de novembro Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, tiel ankaŭ prezidanto de la ŝtato kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, iris al la komandejo de la marpolico, kiu apartenas al la ĉina armita polico, en la Orientĉina Maro, por tie fari inspekton, kun la celo profunde plenumi la spiriton de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, bone kompreni la leĝon pri konstruado de marpolicaj fortoj kaj pri ilia uzado, kaj promocii leĝplenuman kapablon sur maro.

En Ŝanhajo, kie regas la frua vintro, la pejzaĝo ĉarmas, kaj la aero freŝas kaj agrablas. Je 10:15 antaŭtagmeze Xi Jinping atingis la oficejon de la marpolica komandantaro. En varma aplaŭdo Xi intime renkontiĝis kun koncernaj kamaradoj el la komandejo kaj kunfotiĝis kun ĉiuj ĉeestantoj.

Xi aŭskultis laboran raporton de la komandantaro kaj esplorrigardis marpolicajn ŝipojn en formacio, kiuj surmare plenumis sian taskon. Fine, Xi donis pozitivan jeson pri la kontruado de la komandantaro kaj pri ĝia tasko plenumita.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree