Komuna agado kontraŭ klimata ŝanĝo
Qiujieming Publikigita: 2023-12-01 17:27:52

La 28a Konferenco de la Partioj Partoprenantaj en la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo (KDP28) okazas en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, de la 30a de novembro ĝis la 12a de decembro. Ĝi unuafoje resumos la efektivigon de la Pariza Interkonsento de la mondo.

La altiĝanta temperaturo de la Tero estas nediskutebla fakto. La Monda Meteologia Organizo anoncis la 30an, ke 2023 estas la plej varma jaro tra la homa historio, kaj tute neprokrasteblas respondi al klimata ŝanĝiĝo. La internacia komunumo devas fari pli grandajn klopodojn por atingi la celojn fiksitajn de la Pariza Interkonsento por regi temperaturaltiĝon. “Unueco, agado, efektivigo” estas la temo de KDP28 kaj la komuna deziro de la internacia komunumo.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree