Xi sendas gratulleteron al Konferenco pri Kompreno de Ĉinio
Qiujieming Publikigita: 2023-12-02 16:34:10

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate sendis gratulleteron al la Konferenco pri Kompreno de Ĉinio en 2023 (Guangzhou) okazinta en Guangzhou, la provinco Guangdong de suda Ĉinio.

Xi diris, ke hodiaŭ, fronte al mondekonomia malfortiĝo kaj akriĝo de geopolitikaj konfliktoj, la homaro denove venas al vojkruciĝo en la historio. Landoj devas kunlabori por trakti diversajn tutmondajn defiojn, antaŭenigi komunan disvolvon kaj pliigi la bonfarton de la homaro.

Xi diris: “Por kompreni Ĉinion, la ŝlosilo estas kompreno de ĉina modernigo. Ĉinio antaŭenigas la noblan aferon konstrui grandan landon kaj prosperan nacion en ĉiuj flankoj per ĉina vojo al modernigo, kaj antaŭenigas la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro. La estonteco de Ĉinio estas proksime ligita kun la estonteco de la tuta homaro.”

Li diris, ke Ĉinio celas altkvalitan disvolvon per altnorma malfermo kaj Ĉinio daŭre akcelos merkat-orientitan, mondnorman komercan medion subtenatan de solida jura kadro, kaj konstante vastigos institucian malfermon koncerne regulojn, administradon kaj normojn.

Xi diris, ke Ĉinio sin dediĉas al pligrandigo de komunaj interesoj kun aliaj landoj, kaj daŭre liveros al la mondo novan kreskan impeton kaj ŝancojn per sia propra disvolviĝo.

Xi diris: “Ĉinio volas labori man-en-mano kun diversaj landoj de la mondo por realigi tutmondan modernigon, kiu havas pacan disvolviĝon, reciproke utilan kunlaboron kaj prosperon por ĉiuj.”

La konferenco estis kungastigata de la Ĉina Instituto por Novigado kaj Disvolva Strategio, Ĉina Popola Instituto de Eksterlandaj Aferoj kaj la Guangdong-provinca registaro. La konferenco inaŭguriĝis en Guangzhou sabate sub la temo “La Novaj Klopodoj de Ĉinio meze de Senprecedencaj Tutmondaj Ŝanĝoj – Pligrandigi Komunajn Interesojn kaj Konstrui Komunumon de Komuna Estonteco”.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree