Xi Jinping adresis gratulan mesaĝon al “Forumo de Liangzhu”
CMG Publikigita: 2023-12-03 19:32:23

La 3an de decembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis gratulan mesaĝon al “Forumo de Liangzhu”.

Xi diris, ke la arteologiaj ruinoj de Liangzhu (loko de la urbo Hangzhou de la provinco Zhejiang, Ĉinio) estas la realaj atestoj de la kvinmiljara civilizacia historio de la ĉina nacio kaj la trezoro de la monda civilizacio, kaj ke en la longtempa historia rivero la ĉina civilizacio starigis altan montpinton de civilizacio per sia distinga kreado kaj firma persistemeco; la ĉina civilizacio sin karakterizas per malfermiteco, inkluzivo, sorbeco kaj lernemeco, kaj ĉiam ĉerpas plej bonajn erojn el diversaj civilizacioj de la mondo.

Xi esperis, ke ĉiuj koncernaj partioj bone uzu la platformon de “Forumo de Liangzhu”, kune akcelu civilizacian dialogon inter tiuj landoj laŭlonge de la “Zono kaj Vojo, praktiku la mondan civilizacian iniciaton, plifortigu interŝanĝon inter civilizacioj, kaj fine atingu, ke ĉiuj popoloj estu amikaj kaj frataj.

La temo de la unua Forumo de Liangzhu estas “praktiki tutmondan civilizacian iniciaton kaj akceli intercivilizacian interŝanĝon kaj asimilado”. La forumo malfermiĝis tiutage en la urbo Hangzhou de la provinco, Ĉinio.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree