Internacia teamo por disŝiri glumarkojn
En Zaozhuang-Universitato en Shandong-provinco fervoras preparado por la dekjariĝa festo de la Esperanto-Muzeo, kiu okazos la 10-an de Decembro 2023. Jam konfirmis sian ĉeeston la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Duncan Charters, same kiel 100 gastoj el ĉiuj partoj de Ĉinio kaj eĉ el eksterlando. La plenplena programo komenciĝos matene per ceremonio en la muzeo mem kaj pludaǔros posttagmeze per komuna vizito al la Esperanta-Arbaro. Partoprenos ankaǔ la nunaj gestudentoj de la Esperanto-fako, kune kun kelkaj el siaj jam diplomiĝintaj antaǔuloj. Krome, lundon matene Duncan Charters prelegos pri Interkultura kompetento al la gestudentoj de la Fremdlingva Departemento en la nova kampuso, antaǔ ol pluveturi trajne al Ŝangĥajo. Tiuj plurlokaj eventoj certe donos grandan videblecon al Esperanto ne nur ene de la universitato, sed ankaǔ tra la loka loĝantaro.
Sabaton, la 25-an de Novembro, mi havis tamen la ŝancon partopreni en alia agado por helpi internacian amikecon kaj interkulturan komunikadon ĉe Zaozhuang-Universitato. Fakte, ĉiuj eksterlandaj instruistoj nun fizike en la universitato (el Britio, Italio kaj Serbio) estis invititaj partopreni en la unua komuna sporta evento por fremdaj kaj ĉinaj gestudentoj en la nova kampuso. La multaj ludoj inkluzivis triopan kuradon per kune legitaj piedoj aǔ grupan ŝnurtiradon. Oni devis rapide sidiĝi sur ĉiam malmultiĝantajn seĝojn kiam la muziko abrupte haltis, kapti per felisa reflekso la falantan bastonon de la najbaro aǔ disŝiri per vulpa ruzo la glumarkojn sur la dorsoj de la rivala teamo. La teamoj estis miksitaj kaj ĉiam ŝanĝantaj por helpi al kiel eble plej vasta interkonatiĝo.
Organizis la amuzan posttagmezon la Departemento de Internacia Interŝanĝo, kun duobla celo. La unua estis zorgi pri la sano kaj feliĉo de la fremdaj gestudentoj. Ili nun estas 39 el 12 landoj (Bangladeŝo, Burkino, Etiopio, Jemeno, Kiribato, Madagaskaro, Nepalo, Pakistano, Rusio, Sud-Koreio, Sud-Sudano kaj Ukrainio), sed baldaǔ ili denove atingos antaŭpandemiajn nivelojn. Kaj same fizike alvenos pli da eksterlandaj instruistoj. Fakte, eĉ se Zaozhuang ne estas urbego kun abundaj distroj kiel Pekino aǔ Ŝangĥajo, ĝi estas pli trankvila kaj malmultekosta, kun la avantaĝoj de baze laǔnorma prononco kaj konvena transporto. Do, ĝi precipe allogas gejunulojn, kiuj volas mallonge lerni la ĉinan aǔ diplomiĝi pri civila, submara aǔ maŝina inĝenierio. Sed kompreneble gejunuloj ankaǔ ŝatas amuziĝi kun samaĝuloj, krom diligente lerni.
Studentino Pura kun la libro de Zhuangzi
La dua celo de la mojosa kunludado estis kuraĝigi ĉinajn gestudentojn malstreĉe alparoli siajn fremdajn samaĝulojn por amikiĝi. La iom sparta sistemo de Zaozhuang multe substrekas fizikan ekzercadon. Ĉiuj gestudentoj de la unua jaro devas grupe kuri antaǔ la individua studado de la sepa matene kaj dum la unuaj du jaroj ĉiuj devige frekventas sportajn lecionojn, povante elekti inter tabloteniso, korbopilko, flugpilko, volano kaj okcidenta danco. Pro tio la ĉinaj gestudentoj jam tute kutimas praktike fari ion kune kaj komuniki pere de sporto. Por kelkaj tio iĝas vera pasio, kiel por mia studentino de Esperanto Filiko, kapitano de la ina korbopilka teamo. Sed preskaǔ neniu havis la ŝancon ludi kun eksterlandanoj, kiuj estas relative malmultaj en Shandong kompare kun aliaj provincoj. Do, la gvidantoj de la Departemento de Internacia Interŝanĝo proponis tiun komunan sportan agadon esperante, ke dank’ al ĝi la gestudentoj povos interesiĝi pli multe pri aliaj kulturoj kaj ne plu timi studi eksterlande en la estonto.
Malfermis la eventon la eleganta profesorino Chu Fumin (褚夫敏), kiu estras la departementon, multe simpatias pri Esperanto kaj ĉiam salutas min en la internacia lingvo. Mi kaptis la okazon peti ŝian permeson fari kelkajn videojn por la “Homa Ĉeno” de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kompreneble se la gestudentoj konsentis. Profesorino Chu varme subtenis ĝian signifon de edukado, paco kaj amikeco trans limoj kaj mem afable akceptis aperi en ĝi, transdonante al internacia grupo de studentoj la ĉinan tradukon de AL LA LUMTURO (To the Lighthouse) de la angla verkistino Virginia Woolf. Studentino Pura de mia nova libervola klaso de Esperanto elektis male transdoni al alilandaj geamikoj la Esperantan tradukon de la verkoj de la taoisma filozofo Zhuangzi (ĉirkaǔ 369-285 a.K.) fare de la elstara japana samideano Sasaki Teruhiro. La libro estas parto de serio pri ĉinaj filozofoj eldonita zorge de la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang-Universitato. En ĉiu kazo, la “Homa Ĉeno” funkciis iom kiel glaci-rompigilo, por enkonduki ion pri Esperanto kaj igi gejunulojn iom scivolemaj pri ĝi kaj la muzeo en la malnova kampuso. Multaj gestudentoj bedaŭrinde ankoraǔ ne havis la eblecon viziti ĝin. Finfine nur dum tiu posttagmezo de sporta agado 51 novaj homoj aldoniĝis al la naǔa epizodo de la “Homa Ĉeno”, kiun Maximiliano Garcia finmuntos post la ceremonio de la Esperanto-Muzeo kaj kiu iĝos verŝajne tre longa. Tiamaniere mi esperas, ke la konscio pri Esperanto estos ĉiam pozitive ligata por multaj el ili al belaj memoroj de internacia amika kunludado kun aliaj gejunuloj.
Voluntulinoj kun poŝtkartoj de Eo-Kongreso en Zaozhuang