Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis klopodojn pli bone ludigi la gravan rolon de la konstitucio en la regado de Ĉinio.
En instrukcio, Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, emfazis subteni la aŭtoritaton kaj sanktecon de la konstitucio dum antaŭenigo de ĝia plibonigo kaj disvolviĝo.
La instrukcio estis farita okaze de la 10a Nacia Konstitucia Tago lunde.