Xi sendis gratulan leteron al Internacia Forumo de Imperiaj Fontoj
Yu Publikigita: 2023-12-04 11:33:15

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan leteron al la Internacia Forumo de Imperiaj Fontoj 2023 okazanta en Guangzhou, ĉefurbo de la ĉina suda provinco Guangdong.

Xi diris, ke depost sia fondiĝo, la Internacia Forumo de Imperiaj Fontoj kunvenigis sagacajn homojn el la tuta mondo por profunde pridiskuti multajn demandojn influantajn pacon kaj stabilecon de la mondo, daŭripovan ekonomian disvolviĝon, kulturajn interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon, ludante pozitivan rolon en antaŭenigo de internacia kunlaboro kaj striktigo de interpopolaj rilatoj.

Xi diris ankaŭ, ke fronte al senprecedencaj ŝanĝiĝoj en la mondo, la epoko, kaj historio, la homa socio devas unuiĝi, persisti en reciproka lernado, malfermiteco, inkluziveco kaj kungajna kunlaboro, rekomendi komunajn valorojn de la homaro kaj kune konstrui pli bonan mondon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree