Ĉina kaj belorusa ŝtatestroj promesas plifortigi rilatojn
Yu Publikigita: 2023-12-04 19:46:25

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia belorusa paralelulo Alexander Lukashenko en Pekino lunde.

Xi atentigis, ke li kaj Lukashenko atingis gravan konsenton pri antaŭenigo de altnivela disvolviĝo de ĉina-belorusaj rilatoj dum la ŝtata vizito de Lukashenko al Ĉinio antaŭe en tiu ĉi jaro. La du landoj plifortigis politikan reciprokan fidon kaj internacian kunordigon de tiam.

Xi diris, ke Ĉinio ĉiam rigardas siajn rilatojn kun Belorusio el strategia kaj longtempa perspektivo, firme subtenas Belorusion serĉi disvolvan vojon taŭgan al la naciaj kondiĉoj, kaj oponas eksteran intervenon en la internajn aferojn de Belorusio.

Xi emfazis, ke pli ol 150 landoj subskribis dokumentojn pri kunlaboro de la iniciato Zono kaj Vojo jardekon post kiam li proponis la iniciaton. Xi aldonis, ke li anoncis antaŭ nelonge ok gravajn paŝojn, kiujn Ĉinio faros por subteni la komunan serĉon de altkvalita kunlaboro de la Zono kaj Vojo. "Ĉinio bonvenigas Belorusion daŭrigi sian aktivan partoprenon kaj akiri pli da efektivaj disvolvaj oportunoj de tio."

Xi alvokis la du flankojn efektivigi projektojn kiel la Ĉina-Belorusan Industrian Parkon, antaŭenpuŝi industrian kunlaboron por pli da rezultoj, kaj plue faciligi translandan transporton por antaŭenigi komercajn kaj personarajn interŝanĝojn.

Lukashenko diris, ke sub la gvidado de prezidanto Xi, Ĉinio akiris grandajn atingojn en sia disvolviĝo kaj pli ol 1 400 milionoj da ĉinoj havas feliĉan vivon, farante gravan kontribuon al la mondo. Belorusio sincere esperas, ke Ĉinio plifortiĝos, kio servas al paco kaj progreso en la mondo.

Li diris, ke Belorusio firme kredas, ke la iniciatoj proponitaj de prezidanto Xi vere kolektas internacian konsenton kaj kunlaboron, kaj Belorusio plu aktive partoprenos en ili.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree