Xi Jinping emfazas akceli konstruadon de Ŝanhajo en modernan socialisman internacian metropolon
Pluveta Publikigita: 2023-12-04 10:49:35

Ĉina prezidento Xi Jinping emfazis la neceson akceli konstruadon de Ŝanhajo en modernan, socialisman kaj internacian metropolon per fokusiĝo al konstruado de internaciaj centroj de ekonomio, financo, komerco, ekspedado kaj sciencteknologia novigado.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum inspektado en Ŝanhajo de mardo ĝis sabato.

Dum la inspektado, Xi emfazis la neceson, ke la urbo plene efektivigu la novan disvolvan koncepton kaj la gravecon fokusiĝi al antaŭenigo de altkvalita disvolviĝo kaj konstruado de nova disvolva ekzemplo.

Xi emfazis teknologian novigon kiel gvidilon, reformon kaj malfermon kiel movforton, gravajn naciajn strategiojn kiel gvidon, kaj modernigon de urba regado kiel sekurigo.

La ĉina prezidanto urĝis Ŝanhajon akceli konstrui sin en modernan, socialisman kaj internacian metropolon kun tutmonda influo, kaj ludi gvidan kaj ekzemplan rolon en antaŭenigo de ĉina modernigo.

Vendrede matene, Xi ankaŭ aŭdis raportojn pri la laboro de la Ŝanhaja Municipa Komitato de la KPĈ kaj la ŝanhaja registaro.

Xi diris al funkciuloj, ke akceli la konstruadon de la "kvin centroj" estas grava misio metita al Ŝanhajo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj Ŝanhajo devas preni tion kiel la ĉefan direkton de disvolviĝo. La "kvin centroj" rilatas al la financa centro, komerca centro, noviga centro, konsuma centro kaj tutmondiĝa centro, kiujn disvolvas Ŝanhajo.

Substrekante, ke Ŝanhajo estas la frontlinio de la reformado kaj pordmalfermo de Ĉinio kaj internacia metropolo profunde ligita kun la mondo, Xi diris, ke Ŝanhajo devas amplekse profundigi reformon kaj malfermon de pli alta deirpunkto por plifortigi sian disvolvan impeton kaj konkurencivon.

Xi urĝis klopodojn fari Ŝanhajon "urbo por la popolo", alvokante plene mobilizi la entuziasmon, iniciaton kaj kreivon de homoj kaj integri la tutprocezan popolan demokration en modernigon de urba regado.

Xi ankaŭ vokis klopodojn plibonigi la kulturan molan forton de la lando kaj emfazis la neceson subteni la gvidadon de la Partio.

Xi dimanĉe matene vizitis ankaŭ memorhalon de la Nova Kvara Armeo en la urbo Yancheng de la ĉina orienta provinco Jiangsu, survoje al Pekino. La Nova Kvara Armeo estis forto gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio dum la Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso.

Xi montris, ke la historio de la Nova Kvara Armeo plene pruvas, ke la koroj kaj mensoj de la popolo decidas la elekton de la historio.

Xi diris, ke la lando estas la popolo kaj la popolo estas la lando.

Li alvokis disvolvi la spiritojn de la Nova Kvara Armeo ne timi malfacilaĵojn kaj danĝerojn, kaj esti kuraĝa en lukto kaj venko.

Xi emfazis ankaŭ la neceson strikte fidi la popolon por antaŭenpuŝi la konstruadon de forta lando kaj nacia rejuniĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree