Ĉinio helpis al Egiptio sendi telesensan sateliton en orbiton de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en Gobi-dezerto en nordokcidenta Ĉinio lunde.
La satelito Misrsat-2, ĵetita per portoraketo Changzheng-2C posttagmeze je 12:10 (pekina tempo), estos uzata de Egiptio en tera kaj resursa utiligo, konservado de akvo, agrikulturo kaj aliaj kampoj.
La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke la projekto rezultas de ĉiuflanka praktika kunlaboro inter Ĉinio kaj Egiptio laŭ la principoj de vasta konsiliĝo, komuna kontribuo kaj komunaj profitoj post kiam la iniciato Zono kaj Vojo estis proponita antaŭ jardeko.