Ĉinio puŝos tutmondan aferon de homaj rajtoj atingi pli grandan disvolviĝon
Yu Publikigita: 2023-12-06 16:28:07

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris marde, ke disvolvante la komunajn valorojn de paco, disvolviĝo, justeco, egaleco, demokratio kaj libereco por la homaro, Ĉinio firme antaŭenigos kaj protektos homajn rajtojn kaj aktive partoprenos en tutmonda regado pri homaj rajtoj por puŝi la tutmondan aferon de homaj rajtoj atingi pli grandan disvolviĝon.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn dum sia tonika parolado en la malferma ceremonio de internacia simpozio memorfestanta la 75an datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en Pekino.

La simpozio, okazigita de la Ĉina Fondaĵo por Disvolviĝo de Homaj Rajtoj, bonvenigis gastojn, inkluzive de altnivelaj oficialuloj de aziaj, afrikaj, latinamerikaj kaj eŭropaj landoj, la alta komisaro de la UN pri homaj rajtoj, kaj senditoj al Ĉinio, akademiuloj kaj reprezentantoj de sociaj organizoj.

Wang diris, ke la deklaracio havas grandan signifon en la historio de la disvolviĝo de homa civilizacio kaj profundan influon sur la disvolviĝon de la tutmonda afero de homaj rajtoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree