Traktado de klimata ŝanĝiĝo: Ĉinio plenumas siajn promesojn
Yu Publikigita: 2023-12-06 20:47:20

Fine de septembro de la kuranta jaro, la instalita kapacito de la nove aldonitaj ventenergiaj generatoroj en Ĉinio estis sur la unua loko de la mondo por 14 sinsekvaj jaroj. Nun, preskaŭ duono de la instalita kapacito de la tutmondaj fotovoltaaj generatoroj estas en Ĉinio. Pli ol 50% de novenergiaj veturiloj de la mondo veturas en Ĉinio. Kvarono de la novaj arbarigitaj areoj de la mondo venas el Ĉinio.

Per ĉi tiuj datumoj, oni povas kompreni kial la kontribuo de Ĉinio vekis atenton de ĉiuj partioj ĉe la 28a Konferenco de la Partioj Partoprenantaj en la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo (COP28), kiu okazas en Dubajo.

La Monda Meteologia Organizo publikigis raporton en la tago de la malfermo de la 28a Konferenco de la Partioj Partoprenantaj en la Kadra Konvencio de la UN pri Klimata Ŝanĝiĝo, anoncante, ke 2023 estas la plej varma jaro en la historio de homa registro. La surfaca temperaturo de oceano atingis historian alton, dum la mara glacia nivelo en Antarkto falis ĝis historia malalto.

Fronte al la severaj defioj, ke la konferenco esperas fari la unuan tutmondan resumon pri la efektivigo de la Pariza Interkonsento, trovi mankojn kaj instigi homojn fari pli efikajn agojn por redukti uzadon de fosiliaj energioj kaj emisiadon de forceja gaso kaj limigi temperaturan altiĝon ene de 1,5 celsiaj gradoj.

Kiel la plej granda evoluanta lando de la mondo, Ĉinio ludis ŝlosilan rolon por konkludo kaj validiĝo de la Pariza Interkonsento kaj klopodis por atingo de longtempaj celoj. Ĉinio prenis traktadon de klimata ŝanĝiĝo kiel nacian strategion, ekspluatis renovigeblajn energiojn, starigis politikan sistemon pri kulmino de karbona emisiado kaj karbona neŭtraleco, antaŭenigis strukturan reĝustigon de industrio, energio kaj transportado kaj starigis la plej grandan tutmondan karbonan merkaton de karbona emisiado en la mondo. En 2022, la karbona emisiado de Ĉinio malpliiĝis je pli ol 51% kompare kun 2005, kaj la proporcio de la konsumado de nefosiliaj energioj atingis 17,5%. Dum la pasinta jardeko, Ĉinio konservis ekonomian kreskon de 6,2% kun averaĝa jara konsumo de energio je 3%.  

Samtempe, Ĉinio aktive antaŭenigis tutmondan klimatan regadon kaj liveris subtenon kaj helpon al aliaj evoluantaj landoj per suda-suda kunlaboro. Ekzemple, en Kenjo, Garissa-centralo de 50 megavatoj, la plej granda fotovoltaa centralo en Orient-Afriko, konstruita de ĉina firmao, ekfunkciis en 2019. Ĝi povas kontentigi la elektran bezonon de pli ol 380 000 homoj el 70 000 familioj, efike mildigante la nesufiĉecon de loka elektroprovizo. Ĝis la fino de junio 2023, Ĉinio subskribis kun 39 evoluantaj landoj 46 dokumentojn de suda-suda kunlaboro pri klimata ŝanĝiĝo.

Nun, tutmonda klimata regado postulas ne nur buŝajn promesojn, sed ankaŭ praktikajn agadojn. Neniu lando povas sin teni for de klimata ŝanĝiĝo. La fundamenta maniero por la homaro trakti klimatan ŝanĝiĝon estas praktiki multflankismon kun la Unuiĝintaj Nacioj ĉe la kerno, plene respondi al la zorgoj de evoluantaj landoj kaj unuiĝi kaj kunlabori por antaŭenigi verdan transformiĝon. Ĉinio plu kontribuos al tutmonda klimata regado laŭ sia kapablo, strebante por atingi la kulminon de karbona emisiado antaŭ 2030 kaj karbonan neŭtralecon antaŭ 2060.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree