Chen Wanghui el tibeta kaj qiang-etna aŭtonoma subprovinco de Aba, Sichuan-provinco de sudokcidenta Ĉinio hazarte trovis, ke en la kampo du rozoj fortune ne estis damaĝitaj de sovaĝaj porkoj. Tiam al ŝia kapo venis la ideo planti rozon. Tiu ideo kondukis ŝin esplori la rozan industrion. Ŝi ne nur esploris rozajn plantejojn en la provinco, sed ankaŭ aparte iris al Bulgario kaj alportis damaskan rozon al la hejmloko. Rozo-plantado riĉigis la vilaĝon de Chen Wanghui.