Kiuj posedas la unuajn Kvinstelajn Kartojn?
Mirinda Publikigita: 2023-12-06 16:58:42

La 1an de decembro oficiale ekfunkciis la nova versio de Kvinstela Karto, konstanta restado de fremdlandanoj en Ĉinio. La karto estas nomata kiel Kvinstela Karto pro aldono de kvinstela elemento en la dezjano, kiu reprezentas Ĉinion.

Kiuj posedas la unuajn Kvinstelajn Kartojn?

Tiutage 50 fremdlandanoj el Usono, Germanio, Britio, Francio, Rusio, Svedio, Singapuro, Sud-Koreio kaj aliaj pli ol 20 landoj akiris la novan Kvinstelan Karton. Ili ĉiuj faris eminentajn kontribuojn por ĉina ekonomia kaj socia disvolvo en ekonomio, eduko, scienctekniko, kulturo, sano kaj aliaj kampoj. Inter ili estas gajnintoj de registara premio pri amikeco, altrangaj administrantoj longtempe laborantaj en Ĉinio, fremdlandaj profesoroj kaj specialistoj okupiĝantaj en eduko kaj scienca esploro en universitatoj kaj scienesploraj departementoj, ktp., ekzemple usona korbopilka stelo Stephon Marbury, kiu helpis pekinan konatan korbopilkan trupon gajni tri ĉampionecojn en CBA, svisa sciencisto kaj nobel-premiito Kurt Wüthrich, nederlanda sciencisto Bernard Lucas Feringa, kiu gajnis kemian nobelpremion en 2016.

Ĝuste en tiu tago multaj fremdlandanoj, kiuj jam posedas konstantan restorajton konsultis peton de nova versio de Kvinstela Karto en Pekino, Tianjin, Ŝanhajo kaj Kantono.

Kion servas la Kvinstela Karto?

La Kvinstela Karto estas disdonita de Ŝtata Enmigrada Administracio kaj estas leĝa identeca dokumento por fremdlandanoj por konstanta restado en la ĉina teritorio. Kun la karto, fremdlandanoj povas fari procedojn en financo, eduko, kuracado, trafiko, loĝado, telekomunikado, dungado, sociaj asekuroj, proceso, ktp., Do simple kun la Kvinstela Karto ili povas facile preni aviadilon, mendi hotelon kaj multfoje enlandiĝi en Ĉinio sen pasporto. 

Se la Kvinstela Karto estas tiel “dolĉa”, kiel miaj amikoj povas peti la karton?

Fremdlandanoj devas observi ĉinajn leĝojn kaj fundamentajn kondiĉojn, inkluzive de sano, sen krimado, ktp., kaj krome kontentigi kondiĉojn pri koresponda investo, altranga talentulo laboranta en Ĉinio kaj grava kaj eminenta kontribuado por Ĉinio kaj speciala bezono de la lando. 

Antaŭ la Kvinstela Karto, kiel aspektas la konstanta resta identeco?

Fakte Ĉinio disdonis tri versiojn de fremdlandana konstanta resta karto.

La 15an de aŭgusto, 2014 estis disdonita la unua versio.

La 16an de junio, 2017 estis disdonita la dua versio aprobita de la gvidgrupo de profundigo de reformo en ĉiuj aspektoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. En tiu versio estis aldonita ĉipo en la karto.

La nova versio de 2023 estas nun en mia mano, ĉu vi volas peti ĝin?

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree