Xi esprimis gratulon al Rajoelina pro lia reelektiĝo kiel madagaskara prezidento
Pluveta Publikigita: 2023-12-06 19:53:15

La 5-an de decembro, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al Andry Nirina Rajoelina, gratulante lin pro la reelektiĝo kiel prezidento de la Madagaskara Respubliko.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Madagaskaro havas tradician amikecon, kaj en la lastaj jaroj, sub ilia komuna gvidado, la rilatoj inter la du landoj rapide disvolviĝis kun fruktodonaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj, kaj la du flankoj firme subtenis unu la alian pri demandoj, kiuj koncernas iliajn ĉefajn interesojn kaj gravajn zorgojn. Xi diris, ke li tre atentas la ĉina-madagaskarajn rilatojn kaj volas labori kun prezidento Rajoelina por plu antaŭenigi la ĉina-madagaskaran ampleksan kunlaboran partnerecon al pli granda disvolviĝo kaj pli bone profitigi la du popolojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree