Internaciaj institucioj optimismaj pri perspektivoj de ĉina ekonomio
Yu Publikigita: 2023-12-07 20:42:13

La produktado kaj vendo de novenergiaj veturiloj de Ĉinio okupis la unuan lokon tutmonde dum 8 sinsekvaj jaroj. Ĉi tio estas pruvo de la prospera ekonomio de Ĉinio.

La Internacia Mona Fonduso (IMF) kaj la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolviĝo lastatempe plialtigis la anticipon pri la ekonomia kresko de Ĉinio por la kuranta jaro ĝis 5,4% kaj 5,2% respektive. Laŭ la prognozo de IMF, la kontribuo de la ĉina ekonomio al la kresko de la tutmonda ekonomio superos 30% ĉi-jare.

Entute 41 947 entreprenoj estis nove starigitaj per fremdaj investoj en Ĉinio de januaro ĝis oktobro ĉi-jare, pli multe je 32,1% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Por multaj internaciaj kompanioj, "komerci kun Ĉinio" signifas oportunon. De kie venas ĉi tiu oportuno? Ĉinio havas la plej ampleksan manufakturan industrion de la mondo kun la plej kompletaj industriaj kategorioj kaj industria sistemo, kaj ĝia skalo okupis la unuan lokon en la mondo dum 13 sinsekvaj jaroj. Dum ses sinsekvaj jaroj, Ĉinio konservis sian pozicion kiel la plej granda lando de vara komerco en la mondo.

Oportuno alportas profitojn. Ĉinio estas la dua plej granda konsuma merkato de la mondo kaj la plej granda interreta podetala merkato. Laŭ prognozo, la profito de fremda rekta investo al Ĉinio en la pasintaj kvin jaroj atingis 9,1%, dum tiu en Eŭropo kaj Usono estis ĉirkaŭ 3%, kaj ĉirkaŭ 4%-8% en emerĝantaj ekonomioj kiel Brazilo, Sud-Afriko kaj Hindio. Estas evidente, ke la profito de fremda investo en Ĉinio estas pli alta.

Krome, iuj evoluintaj landoj evidente pliigis rektan investon en Ĉinio. En la unuaj dek monatoj de ĉi tiu jaro, la efektiva investo de Kanado, Britio, Francio, Svisio kaj Nederlando en Ĉinio pliiĝis je 110,3%, 94,6%, 90%, 66,1% kaj 33% respektive.

Pli grave estas, ke nun Ĉinio ne plu estas nur la "fabriko de la mondo". Ĉinio estas la gvidanto en la kampoj kiel verda disvolviĝo kaj cifereca ekonomio, liverante novan kinet-energion al la monda ekonomio.

"La ĉina ekonomio konservas grandegan elastecon kaj havas faktorojn favorajn al daŭra kresko, kaj ankaŭ la registaro havas sufiĉajn ilojn por politika reguligo, do mi estas tre optimisma pri la ĉina ekonomio." La komento de Neil Bush, prezidanto de la Fondaĵo de George W. Bush por Usona-Ĉinaj Rilatoj, estas aŭskultinda por iuj en okcidentaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree