Gvidantaro de KPĈ kunvenis pri ekonomia laboro de 2024, batalo kontraŭ korupto kaj partia disciplino
Yu Publikigita: 2023-12-08 19:08:32

La Politika Buroo de la Centra Komitato de la la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) vendrede okazigis kunvenon por analizi kaj studi la ekonomian laboron de 2024, aranĝi partian laboron pri konduto kaj batalo kontraŭ korupto, kaj ekzameni regularojn pri disciplina puno de la KPĈ.

La kunveno estis prezidata de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ.

La kunveno rimarkigis, ke ĉina ekonomio atingis renormaliĝon ĉi-jare kaj la altkvalita disvolviĝo de la lando akiris solidan progreson. Ĝi emfazis rimedojn por efike pliigi ekonomian viglecon, antaŭzorgi kaj solvi riskojn, plialtigi sociajn atendojn kaj solidigi kaj plibonigi la pozitivan tendencon de ekonomia rebonigo en la ekonomia laboro de 2024.

La kunveno urĝis klopodojn serĉi progreson dum certigo de stabileco, solidigi stabilecon per progreso kaj starigi la novan antaŭ ol forigi la malnovan pri la ekonomia laboro venontjare.

La lando devas plifortigi kontraŭciklajn kaj transciklajn reĝustigojn de makropolitikoj kaj plu efektivigi aktivan fizikpolitikon kaj prudentan monpolitikon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree