Xi esprimis kondolencon al tanzania prezidento pro terlavango en Tanzanio
Pluveta Publikigita: 2023-12-08 19:29:52

La 7an de decembro ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al tanzania prezidento Samia Suluhu Hassan pro terlavango kaŭzita de kontinua pluvego.

Xi diris, ke li konsterniĝis informiĝinte pri la katastrofo de terlavango en provinco Manyara de Tanzanio, kiu kaŭzis gravajn perdojn de vivoj kaj posedaĵoj. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo Xi esprimis profundan funebron al la viktimoj kaj sinceran kondolencon al iliaj familioj kaj al la suferantoj. Li aldonis, ke li kredas, ke la tanzania popolo certe venkos la katastrofon kaj rekonstruos sian hejmlandon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree