EU devas ĝustigi kognon pri Ĉinio por plibonigi duflankajn rilatojn
Yu Publikigita: 2023-12-08 20:45:52

La 24a Pintkunveno de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) okazis ĵaŭde en Pekino kiel grava evento por rilatoj inter la du flankoj ĉi-jare. En la renkontiĝo kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Charles Michel, kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Ursula von der Leyen ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke ambaŭ flankoj devas persisti en la ĝusta direkto de la ampleksa strategia partnereco, havi ĝustan kognon kaj tutanime disvolvi la duflankajn rilatojn. Michel kaj von der Leyen diris, ke ili ne volas malkupli kun Ĉinio, kaj ke longtempa kaj stabila ekonomia disvolviĝo de Ĉinio konformas al interesoj de Eŭropo. Laŭ observantoj, Ĉinio kaj Eŭropo tiel sendis pozitivan signalon de dialogo kaj kunlaboro por trakti defiojn.

La kuranta jaro markas la 20an datrevenon de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj EU kaj ankaŭ la 25an datrevenon de la starigo de la mekanismo pri la pintkunveno de Ĉinio kaj EU. Analizanto emfazis, ke la kunveno tre gravas en ĉi tiu historia koordinato por daŭrigi la pasintecon kaj enkonduki la estontecon. Ambaŭ flankoj esperas profiti de ĉi tiu okazo por resumi spertojn de siaj interŝanĝoj, firmigi la tendencon de striktaj altnivelaj interŝanĝoj kaj tiel vastigi la kunlaboron.

Kiel EU devas rigardi Ĉinion? La respondo al ĉi tiu demando estis donita antaŭ 20 jaroj kun la starigo de la ampleksa strategia partnereco. En ĉi tiu renkontiĝo, Xi denove emfazis ĉi tiun ĝustan direkton de la ĉina-eŭropaj rilatoj kaj diris, ke Ĉinio kaj EU devas rigardi unu la alian kun strategia perspektivo, plifortigi komprenon kaj fidon kaj plenumi siajn promesojn. "Ni devas ne rigardi la alian flankon kiel malamikon surbaze de politikaj diferencoj, nek limigi kunlaboron pro konkurenco nek konfrontiĝi pro malkonsentoj." Ĉi tiuj rimarkoj havas fundamentan gravecon por rilatoj inter Ĉinio kaj EU, ĉar ili montras la direkton kiel forigi interferon kaj fokusiĝi al kunlaboro.

La eŭropa flanko konfirmis sian devontigon al politiko de unu Ĉinio kaj sian volon plifortigi kontaktojn kun Ĉinio kaj antaŭenigi reciprokan komprenon kun respekto kaj malfermiteco por trakti malkonsentojn. La ĉina flanko esperas, ke EU plenumos siajn promesojn, ĝustigos sian kognon pri Ĉinio kun pli granda strategia aŭtonomeco kaj revenos al racia kaj pragmata pozicio.

La kontaktoj inter Ĉinio kaj EU en la pasintaj 20 jaroj montris, ke persisteme rigardi unu la alian kiel ampleksan strategian partneron estas la sola vojo al antaŭenigo de duflankaj rilatoj. En la venontaj 20 jaroj, ambaŭ flankoj devas persisti en ĉi tiu ĝusta kompreno kaj krei plibonigitan version de duflankaj rilatoj en akcelo de ĉina modernigo kaj eŭropa integriĝo. Tio ne nur profitigos ambaŭ popolojn, sed ankaŭ liveros pli da stabileco kaj sekureco al la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree